Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Duonokulvitro, La
Aŭtoro(j): BAISSAC, Aŭgusto
GUBBINS, Paul
Eldonejo:EAB - © Paul GUBBINS
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):dvd
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 9.90 EUR (sen varimposto)
FEL: 12.00 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 15.90 USD
Lingvo(j):angla
Nia opinio:Jen distra kaj amuza drameto pri viro enamiĝinta, kiu luktas pri nekutima postulo de sia amatino. Ĉi tiu 14-minuta filmo premiiĝis en la belartaj konkursoj de UEA 2005. Tiu ĉi DVD plenumas du taskojn: • unue, ĝi prezentas distrocele la monologon La Duonokulvitro de Aŭgusto BAISSAC, kredeble la unuan originale verkitan dramon en Esperanto; • due, (en komputilo) ĝi prezentas instruocele eseon de Paul GUBBINS pri la dramo, ekzercojn kun solvoj, kaj klasĉambrajn aktivaĵojn. Estas helpo tiuj aldonaĵoj, ĉar uzantoj (memstaraj lernantoj kaj kursgvidantoj) trovas plurajn ideojn por la prilaborado de la filmo. Plia helpo estas ke troviĝas sur la disko mem la teksto de la dramo (eĉ en du formatoj) kaj ankaŭ iom da informoj pri la kulisosekretoj de la produktado. La bonkvalite farita filmo spekteblas kaj sen kaj kun subtitoloj en Esperanto. La disko - espereble - interesos kaj literaturo-amantojn, do tiujn, kiuj entuziasmiĝas pri esperanta beletro; kaj instruistojn, kiuj daŭre serĉas novan materialon por siaj lernantoj. Atentu tamen, ke la filmoparto de la DVD estas videbla kaj per DVD-legilo tra televidilo kaj per komputilo; dum la ekzercoj legeblas nur per komputilo. Povas okazi ke vi devas serĉi la enhavon de la disko por startigi la parton kiun vi deziras. Lau pliajn informojn ĉi tieLa DVD-n nia Katalogo ricevis donace de la eldonejo kaj Paul Gubbins. Dankon. Eldonis: ESPERANTO-Asocio DE BRITIO, Esperanto House, Station Road, Barlaston, Stoke-on-Trent, Staffordshire. ST12 9DE, Britio. www.esperanto-gb.org.Prezo: £7.00. Speciala oferto: La Duonokulvitro DVD + Verdaj Voĉoj CD-ROM kune nur por £12.00 plus sendokostoj.
Recenzoj:Monato, 2006. februaro Donald BROADRIBB: VIDDISKOJ Originala DVD-filmo tre spektinda. Paul Gubbins, kiu direktis ĉi tiun filmon, diras ke, verŝajne, ĝi estas la unua originala dramo publikigita en Esperanto, en 1905; tamen ne eblas certeco pri tio. Diversaj dokumentoj el la frua periodo de Esperanto listigas aron da dramistoj kaj da drametoj, pri kiuj nuntempe oni ne plu povas akiri detalojn. Do, li diras, ne pro historia valoro oni spektu la drameton nun, sed pro ĝiaj ĉarmo kaj teatra/filma karaktero.Temas pri monologo, sed neniel senmoveca monologo. Kun nula buĝeto! La aktoro estas Colin Simmonds, pri kiu mi scias nur, ke li estas elstare profesikvalita aktoro. La filmado estas eksperte farita de Jill Gubbins. Oni filmis en la ĝardenoj de Wedgwood Memorial College, Barlastono, Anglio. Pli belan scenejon oni malfacile trovus. Kaj, kvankam en komentoj pri la filmado estas menciite, ke dum iom da tempo dum la filmado minacis pluvi, kaj sonis la pasado de trajnoj, tiujn sonojn la spektanto ne ĝenate aŭdas, kaj la ne-ĉiam-sunbrila vetero strange kongruas kun la enhavo.La filmo estas komedieto kun intrigo iom bizara, sed ne komplika. Viro enamiĝas al vidvino, sed ŝi postulas, ke li aspektu kiel ŝia iama edzo, antaŭ ol ŝi konsentos edzigi lin. Plejparte tio estis facile farita. Sed la mortinta edzo konstante portis monoklon antaŭ la okulo, kaj nia heroo devas penegi kaj provadi multfoje por sukcesi pri ĉeokuligo de la monoklo. Fine li sukcesas, kaj sekve li kaj la amata vidvino amoplene ĉirkaŭbrakas unu la alian. La vorto „duonokulvitro” estas stranga. Unue mi supozis, ke temas pri duono de monoklo, sed, prave-neprave, la skipo de la filmo interpretis ĝin kiel tutan monoklon. Laŭ la filmmenuo, ekzistas eblo vidi ankaŭ esperantlingvajn subtitolojn, verŝajne por la okazo, se eventuale spektanto ne rekonus la prononciĝon de vorto(j). Sed kiam per la DVD-ludilo en mia komputilo mi klakis sur „subtitoloj”, nenio okazis. Nu, ne vere gravas; la prononcado de la aktoro estas glata, klara, nemiskomprenebla, tamen samtempe flua. Kaj se oni volas kontroli la detalojn, aŭ la ĝustecon, de la parolita dialogo, oni povas legi ĝin en la komputilo. Tiel eblas trovi ankaŭ kelkajn ekzercojn, por la okazo, se oni volas uzi ĝin en klasĉambro. Ensume, mi multe ĝuis spekti ĉi filmon kaj rekomendas ĝin al ĉiu, kiu volas plezurplene ĝui farseton. Donald BROADRIBB Aŭgusto Baissac: La duonokulvitro. Eldonis Esperanto-Asocio de Britio, Barlaston, 2005. Vidfilmo (DVD) 14-minuta. Prezo ĉe FEL: 12,00 eŭroj + afranko.1. Almenaŭ per eŭropaj viddiskaparatoj la subtitoloj estas normale videblaj. Por
Kreodato:2006-03-13 16:55:05
Lasta redakto:2017-03-16 12:49:59
Montroj:31251
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
Reza je 2006-03-14 17:11:29    

Maloftajho, kiu devas ricevi meritan atenton.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.