Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Ŝi estas mia amiko
Subtitolo:Porinfana amrakonto pri infanoj por komencantoj
Aŭtoro(j): PORTELLA, Luiz
Eldonejo:Torixoréu Libroj, Porto Alegre, Septembro de 2005.
ISBN:ne havas
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):legolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:FEL: 1,00 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:Jen la dua rete elŝutebla rakonto, verkita por komencantoj. Ĝi temas pri infanoj, uzas simplan stilon, malgrandan vortostokon. La aŭtoro konscie kaj pedagogicele uzis limigitan radikaron, kompilitan de Sten Johansson. La rakonto konsistas el 11 ĉapitroj, de 2 ĝis 3-paĝaj. Ĉiun sekvas listo de unulingva vortklarigo de la uzataj "novaj" vortoj.
La gramatikaĵoj estas laŭgrade enkondukitaj: prezenco, pasinta tempo, akuzativo de rekta objekto, imperativo, simplaj subpropozicioj, futuro, refleksivo, kondicionalo, -ig, -iĝ. En la rakontoteksto ne estas traktataj la participaj finaĵoj, nek akuzativo por direkto (escepte la ĉapitrofinajn klarigojn).
La libreto povas esti bone uzata kiel aldona legmaterialoj por komencantoj.
Ĝin vi povas elŝuti en la retejo www.lujz.org/amiko/, kie vi trovas ankoraŭ kelkajn aliajn elŝuteblajn materialojn de la Torixoréu Libroj.
Recenzoj:Ni Legis; Legolibro el Brazilo
Luiz Portella verkis, por komencantaj infanoj, libreton 40 paĝan, en kiu li celis lingvon facilan, kaj aldonon de novaj gramatikaj elementoj laŭlonge de la dekunu mallongaj ĉapitroj.
Rilate lian celon, li plene sukcesis. La ligvo estas facila, pura, senriproĉa. La vortoj, kiuj povus krei dubon, estas klarigataj fine de ĉapitroj. La aŭtoro volis krei didaktikan libron kaj la libro bone plenumas tiun rolon.
La vorto "didaktika" povas pensigi vin pri enuiga libro, ĝi tute ne estas. Certe, kiu atendas spir-haltigajn eventojn ne trovos ilin en la libro, sed ili trovos aliajn agrablajn ecojn.
La rolantoj de tiu libro estas geknaboj okjaraj, la ĉefa rolanto ekenamiĝas al knabineto kaj la granda afero laŭlonge de la dekunu ĉapitroj estas la sindemando de la knabo: "Ĉu ŝi reciprokas?"
La libro montras la vivon de tiu knabo, kiu loĝas en Brazilo, la klasamikojn, la familion, la ĉiutagan vivon. Kelkaj filozofiaj pensoj, kiuj povas veni en la menso de tiu knabo, ne mankas. Restas ke tiu infano renkontas nur bonfarajn adoltojn en preskaŭ paradiza reva loko. Ĉio estas glata, milda, bonintenca, kaj vi gustumas la libron kvazaŭ dolĉan bombonon. Ja ĝi estas frandinda bombono, ĉar ĝi estas divers-kolora bombono, kiu senĉese ŝanĝas koloron dum la gustumado.
Konklude, tiu ĉarma freŝa libro taŭgas por okjaraj infanoj, sed ankaŭ por la adoltoj, kiuj akompanas la infanojn en ilia legado: gepatroj, instruistoj.

Ginette Martin - Fracio

Aperis en LG 121 2005/12/15. p. 28..
Kreodato:2006-03-18 23:16:42
Lasta redakto:2006-03-20 14:16:47
Montroj:36757
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; Mezuma noto: 4.75; | Aldoni propran opinion

4.
Alberto Vuicik je 2006-04-09 01:55:51    

Temas pri libro de legado tre facila kaj kun alloga rakonto, kvankam mi taksis finon de rakonto iom malfeliĉa (knabo Mateo ne trafis sian amatinon en lernerjo kaj ŝi devis iri al alia urbo).
Estas problemetoj en libro: en iuj malmultaj lokoj de teksto estas problemoj kun gramatikaĵoj. Sed tio estas facile ripareblaj, tute certe. Iu(j) vorto(j) difinita(j) en fino de iu(j) ĉapitro(j) aperas en ĉapitro(j) antaŭa(j). Jen alia afero facile riparebla.
Mi rekomendas legadon de libro al ĉiuj, estu ili komencantoj aŭ komencintoj. Ni eĉ ellernas novajn vortojn. Amuziĝu!

3.
Dima Lubenko je 2006-04-06 17:50:32    

Ege bonega libro!
Luiz, verku pli!

2.
Vegitto je 2006-04-05 16:22:37    

Sufiĉa bona kaj facila legaĵo. Verdire, mi iomete enuis dum la unuaj kelkaj ĉapitroj, sed kiam oni ekkaptas la esencon, efektive ekpliinteresas la legado.
Ankaŭ, la vortaro kaj la vorteksplikoj de la libro ja vere helpas pligrandigi la vortaron. Eĉ nun mi sentiĝas ellerninta multajn novajn vortojn. :-)
Legindas al ĉiu esperantisto.

Precipe rekomendita se vi estas infano... :-)

1.
Peter Tihanyi je 2006-03-20 10:25:44    

Mi tralegis la oferton,la enkondukon, kaj iom el la unua rakonto. Samnivelajn legaĵojn mi proponas uzi por komencantoj eĉ se ili estas plenkreskuloj. Tamen elŝuti ĝin multekostas.
Devus ĝin libroforme disvastigi, vendadi laŭeble en plimultaj landoj, pere de landaj E-asocioj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.