Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Angla-Esperanta-Litova etvortaro pri Lernado kaj Laboro
Aŭtoro(j): KOUTNY, Ilona
ČIŽIKAITÈ, Aida
Eldonejo:PRODRUK & Lietuvos eserantininkų sajunga - Poznań/Kaunas - 2005.
ISBN:83-89887-20-7
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):vortaro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 9.90 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):angla, Esperanto, litova
Nia opinio:Lernado kaj Labôro [sicc!], estas la litovlingva versio de la libreto Angla- Esperanta-Hungara etvortaro pri Lernado kaj Laboro, verkita de Ilona Koutny. La laŭtema vortareto enhavas 1200 vortojn kaj esprimojn en la unuopaj temoj kaj celas ĉefe progresantojn, kiuj intencas riĉigi sian vortprovizon pri la du pritraktataj temoj: lernado kaj laboro. La vortoj kaj esprimoj estas listigitaj en tri paralelaj kolumnoj: angla (markitaj la britaj kaj usonaj diferencoj), esperanto kaj litova. La tipografie eligitaj kapvortoj sekvas unu la alian en iu pragmatike logika ordo, tiel personoj, alkutimiĝintaj al laŭalfabetaj listoj povas havi malfacilaĵojn. Sub la kapvortoj la esprimoj grupiĝas jene: ● la diversaj tipoj de la kapvortoj; > verboj kaj rilataj esprimoj;○ adjektivoj; ♣ vortoj, asocieblaj al la kapvorto. Fine de la libro troviĝas kelkaj modelekzercoj por montri kiel oni povas efike uzi la vortareton. En nia Lerniloteko ni aperigas serion el tiu ekzercaro. Jen la specimenoj pri Lernado.
Kreodato:2006-06-07 13:05:02
Lasta redakto:2011-01-08 10:22:06
Montroj:27132
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.