Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Poŝamiko
Subtitolo:Memoriloj - bildvortaroj por komencantoj el la metiejo de edukado.net
Aŭtoro(j): ALLÉE, Beatrice
KOVÁTS, Katalin
Eldonejo:E-duKati, Den Haag, 2006.
ISBN:(978)90-78519-01-0
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:internacia
Aĉeteblo:
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La kajereto entenas kolekton de ekzercoj kaj memorigiloj, kiuj pretiĝis laŭbaze de materialoj el la METIEJO kaj LERNILOTEKO de nia paĝaro. La poŝforma eldonaĵo (A6) ne estas strukturigita lernolibro laŭ la klasika senco. Ĝin konsistigas gramatikaj resumoj, tekstetoj, kelkaj ekzercoj kaj laŭtemaj bildvortaroj riĉe kolorilustritaj, bele aranĝitaj, kaj bone presitaj sur bonkvalitan - kovrilpaĝe eĉ brilan - paperon. La preseja koboldo atakis iom nur la titolpaĝon, ĝin dekstrenpuŝante, sed tio fakte lasas spacon al via polekso, por teni la libron nekovrante ĝian titolon. La vinktita libreto estas 40 paĝojn (mal)granda kaj praktika. Ĝi bone povas servi kiel poŝlibreto helpa al infanaj aŭ plenkreskaj kursanoj je komencanta kaj komencinta niveloj, aŭ kiel varbocelaj donacoj kaj propagandiloj. Legante Poŝamiko oni povas lerni vortojn, ripeti gramatikaĵojn kaj enkapigi parolturnojn. Pri la temoj konsultu la enhavtabelon kaj paĝajn specimenojn en la sekva paĝo aŭ sur la aparta paĝo de Poŝamiko, kie vi trovas ankaŭ la erarliston.Similajn foliojn kaj centojn da aliaj vi povas mem elŝuti el la retejo kaj helpe de ili pliprofundigi viajn sciojn. Kunprenu vian poŝamikon, foliumu ĝin ofte. La premiero okazis dum UK en Florenco, kie pere de ĝia aĉeto oni rajtis ankaŭ partopreni en la 4-era serio de paroligaj kursoj. La libreto havis grandan sukceson, ĉiuj 500 ekzempleroj estis forvenditaj aŭ donacitaj. En septembro 2006 pretiĝis la dua eldono. La eldonaĵon ni disponigas kontraŭ 5 eŭroj La mendojn direktu al redaktanto@edukado.net. En marto 2007 aperis la 3a eldono de la libreto.
Recenzoj:Malgranda - sed kia amiko! Recenzo en IPR, 06/4. p. 30-32.
Kreodato:2006-06-22 01:40:48
Lasta redakto:2011-09-17 15:16:47
Montroj:67589
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 14; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 14
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; Mezuma noto: 4.75; | Aldoni propran opinion

4.
Manfred Westermayer je 2007-11-23 16:33:58    

Nia grupo en Frejburgo rekomendas ne uzi brand-nomojn kiel Koka-Kolao, sed simple kolaon.

3.
peter je 2007-01-15 15:23:49    

Bonega libreto, kiu havas multaj utilaj paĝoj.

2.
Tihanyi Péter je 2006-06-23 16:45:42    

La POŜAMIKO vere estas alloga ne nur pro ĝia bunta koloro, sed pro ties riĉa, praktika temaro. Scivoleme mi atendas la spertoresumon
pri la provkurso okazonta dum la UK en Firenze,
laŭ tiu ĉi nova instruilo. Mi pensas, ke tiun materialon devus ampleksigi, tralabori je plena lernolibro, konvenanta por normala kursa uzo, ne nur lasi ĝin kiel propagandilo.

1.
Mónika Molnár je 2006-06-22 13:41:48    

La libreto estas vere tre bela kaj alloga kun multaj utilaj paĝoj. Konvinkiĝu pri tio ankaŭ vi mem! ;o)
Ĝis, Monika

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.