Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Conversational Esperanto
Subtitolo:Ĉiutaga Esperanto
Aŭtoro(j): LORD, Don
Eldonejo:EAB. Barlaston. 2006.
ISBN:0-902756-22-2 (978-0-902756-22-9)
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):legolibro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Aĉeteblo:UEA: 15,60 EUR (sen varimposto)
FEL: 16,50 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 22.20 USD
Lingvo(j):angla, Esperanto
Nia opinio:“Conversational Esperanto – ĉiutaga Esperanto’ estas laŭtema kolekto de mallongaj dialogoj (kun kelkaj monologoj) kiuj celas – niaopinie tute sukcese – pliriĉigi la vortstokon de progresantoj per aldono de utilaj vortoj kaj esprimoj malofte konataj sed de ni ĉiuj ofte uzitaj en la nacia lingvo. Kvankam la libro estas verkita por angleparolantoj, ĉiu esperantisto kun bona baza kono de la lingvo certe povas profite legi ĝin. La aŭtoro, tre sperta esperantisto, prezentas al ni tute rekoneblajn kaj tamen neniel banalajn situaciojn, kaj la de unu ĝis tripaĝajn tekstojn oni legas kvazaŭ ili estus noveletoj. La interesajn vortojn aŭ frazetojn tuj sekvas la angla traduko kaj piednotoj aldonas klarigon senecese. La temoj estas tute aktualaj kaj la fina vortlisto helpas revizi kion oni lernis, eĉ se oni ne komprenas la aldonitan anglan tradukon. Por dumkursa uzo la eroj donas bonan bazon por plua diskutado pri la temoj aŭ eblon laŭtlegi ilin laŭrole. Solaj punktoj de kritiko: la iom griza papero kaj la litertipo ne vere faciligas la legadon, kaj la (kolora) kovrilpaĝo (denove terglobo en kosmo) ne estas tre originala ideo. Povas esti iom ĝena afero (precipe por ne-anglalingvanoj) ke en la enhavlisto la ĉeftemoj estas indikataj en la angla lingvo, dum la subaj titoloj (nevideblaj en nia enhavlisto) venas en Esperanto. Kial necesas tia dulingveco? Vidu la anglalingvan prezenton de EAB.
Recenzoj:David Jordan: Ĝuinda evoluigo por (eternaj) komencantoj, Esperanto, 2008/ferbruaro.
Kreodato:2006-06-22 21:07:15
Lasta redakto:2010-12-04 15:34:48
Montroj:18981
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 3.5; | Aldoni propran opinion

2.
Anna Mária Lászay je 2006-07-30 15:30:28    

Lau mi la lautema legolibro de Don Lord, direktita al progresantoj, estas bone produktita. Nur estas problemo rilate la aspekton de ghi, pro la ne bone elektita papero sur kiu estas presita la libro. Enhave, mi taksas ghin bona.

1.
Antonio je 2006-07-25 01:01:02    

Laŭtema legolibro de Don Lord, direktita al progresantoj, supozeble povus solvi mankon de "aliforma" literaturo konversacia. Tamen kune kun la pozitiva recenzo de la Redaktorino, mankas iu ajn specimeno de la rekomendataj tekstoj. Post supraĵa tralego de iu noveleto, mi volonte prezentos objektivan, laŭ miaj eblecoj, opinion pri la legolibro, ĉar aktuale ekzistas nur ebleco "meze" opinii.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.