Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperanto priamou metódou
Aŭtoro(j): MARČEK, Stano
Eldonejo:Martin, 2006.
ISBN:80-969561-6-7
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 7.50 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto, slovaka
Nia opinio:La nova lernolibro, verkita por slovaklingvaj komencantoj baziĝas je rekta, tielnomata indukta metodo, laŭ kiu la lernantoj unue ricevas la klarigojn de la novaj elementoj kaj poste en tekstoj kaj ekzercoj rerenkontas ilin kaj ekzercas ĝis alproprigo. Post rektmetoda leciono venas nacilingva klarigo (nun en la slovaka), kiu firmigas la jam intuicie komprenatan materialon. Jen la unua leciono.La lernolibra vortoprovizo respektas la oficialan oftec-liston (Baza Radikaro Oficiala, Aktoj de la Akademio II), kiun AdE rekomendas por ĉiuj lernolibroj de Esperanto.Ĝi ĉerpas la 750 pleje uzatajn vortradikojn (komence la plej ofte uzatajn ktp).La komprenon de la leksikaj elementoj helpas ne nur nacilingvaj vortolistoj, sed ankaŭ la paĝrandaj filmstriecaj desegnaĵoj, en kies kadroj aperas la ilustraĵoj de la entekste per ciferoj markitaj leksikaj aŭ gramatikaj eroj. Vortolistoj al ambaŭ direktoj troviĝas ankaŭ fine de la libro. La aŭtoro prilaboras la plej gravajn prepoziciojn kaj afiksojn, la problemon de -ig, -iĝ, participojn kaj refleksivon, kaj multajn ĉiutagajn paroltemojn, kiel familio, aĉetumado, homa korpo (eĉ dufoje), tagordo, naturo, sezonoj-tempoj, kalendaro ktp. La tekstoj estas priskribaj, monologaj kaj inter la didaktikcelaj materialoj legeblas ankaŭ proverboj, kelkaj fabeloj kaj literaturaĵoj. La ekzercoj (sen indikitaj solvoj) legigas, skribigas, respondigas kaj atentigas pri enparkerindaĵoj. Utila parto estas la librofina parto „La ĉiutaga Esperanto” en kiu troveblas laŭtemaj listoj de plej oftaj parolturnoj de la lingvo. Kvankam ene de la libro ne troveblas informoj pri la movado, antaŭ la ferma enhavtabelo la aŭtoro donas liston de enlandaj E-kluboj kaj de kelkaj (inter)naciaj retejoj.Stano Marček verkis la libron por slovakoj, sed invitas samideanojn transmeti ĝin en aliajn lingvojn. Pri tiu traduka kunlaboro li publikigas la sekvan kunlaboroferton. Nia redakcio ĝojas pri la riĉiĝo de la slovakaj lernomaterialoj kaj esperas ke baze de tiu libro kreiĝas alilingvaj materialoj, precipe en tiuj landoj kie mankas porkomencanta, ĉefe kun junuloj bone uzebla, ilustrita lernilo. La libro aĉeteblas ankaŭ ĉe la aŭtoro: kontraŭ 180 slovakaj kronoj (por revendistoj 150).Danke al la aŭtoro ni ebligas la elŝuton de la TUTA LIBRO en PDF-formato. La internacian version de la libro kun la akompanaj bildaro kaj KD vi povas rigardi ĉi tie. Por havi kompletan trarigardon pri la eldonaĵoj de Stano Marček kaj pri la kunuzeblaj materialoj, rilataj al la lernokompleto Esperanto per rekta metodo bv. viziti la paĝon Katalogo Novaĵoj. Tie klakante al la unuopaj eroj vi trovas pli detalajn prezentojn de la lerniloj.
Recenzoj:Esperanto - 2007/marto: Katalin Kováts: Riĉiĝo per ŝparo
Kreodato:2006-10-13 15:12:17
Lasta redakto:2011-04-19 23:30:26
Montroj:92682
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.