Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Kunvojaĝu - NOVA
Subtitolo:Praktika Esperanto-kurso por studentoj kaj plenkreskuloj
Aŭtoro(j): GUBBINS, Paul
Eldonejo:Edistudio kunlabore kun ILEI, Pisa, 2006
ISBN:978-88-7036-072-1
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 18,00 EUR (sen varimposto)
ELNA: 27.60 USD
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:NOVA!!!! Kolekto de 66 kompletigaj ekzercoj elŝuteblas kontraŭ donaco.
Studfina laboraĵo pri la ekzercoj de KUNVOJAĜU legeblas en la DOSIERUJO.
---------
Internacia, ne aŭtodidakta lernilo por studentoj kaj plenkreskuloj, kun emfazo pri komerco kaj praktikaj utiloj de Esperanto. La dua eldono de Kunvojaĝu, kiu gajnigis por la aŭtoro la prestiĝan OSIEK-premion en 1996, baziĝas firme sur la unua eldono: la ŝanĝoj verŝajne apenaŭ percepteblas. Tamen legantoj kun detektivo-okuloj rimarkos, ke aperas 'komputilo', anstataŭ 'tekst-redaktilo', kiu neniam akceptiĝis de la esperantistaro: memorindas, ke, kiam la unua eldono estis preparata, oni ankoraŭ diskutis pri komputilo, komputoro, komputero, ktp. Tiu ĉi ŝanĝo koincidas kun aliaj ĝisdatigoj: la rolantoj en la libroj uzas komputilojn, kaj ne skribomaŝinojn; ili posedas poŝtelefonojn (ankoraŭ ne inventitaj dum la preparado de Kunvojaĝu); kaj kelkaj esperantaj sociaj kaj kulturaj referencoj estas simile modernigitaj. Funde, tamen, la libro ne bezonis grandajn ŝanĝojn: estas elsarkitaj du etaj nekonsekvencaĵoj (kiujn nur manpleno da uzantoj de la unua eldono rimarkis) kaj du stilaj malglataĵoj (kiujn neniu rimarkis). Kiel en la unua eldono, esperanta gramatiko estas nature kaj nevideble enkondukata: Kunvojaĝu temas intence kaj fiere pri situaci-komunika kaj ne pri gramatika lernolibro. Ni atentigas vin, ke en nia LEGEJO aperas diplomlaboraĵo de Alain Delmotte, en kiu la aŭtoro detale analizas la leksikan konsiston de la libro, komparas ties vortojn kun aliaj popularaj lernolibroj. Laŭ la konkludoj de A. Demotte: „Kunvojagu malsimilas al la aliaj libroj: ĝi estas por laborantaj plenkreskuloj kaj, ekde la enkonduko, la aŭtoro tre klare indikas ke ĝi ne estas por memlernado. Tio povus iom pravigi la densecon de la kurso. Plie oni trovas la plej klaran evoluon en la enkonduko de vortoj pli kaj pli malfacilaj/maloftaj. Derivado kaj kunmetado estas bone uzitaj en la tekstoj sed sen multe da klarigoj por kunmetado. En la gramatika superrigardo, fine de la libro, ne estas aparta klarigo pri vortfarado krom por la afiksoj. Do ankoraŭfoje, gravas la instruisto. Sed la aŭtoro kreis la libron ne por memlernado.Konklude, oni vidis ke la aŭtoro tre bone kaj konscie kreis sian tekston celante unuflanke kompletajn komencantojn kaj aliflanke, samtempe, plenkreskulojn kun profesia vidpunkto.”La eldonejo donacis la libron al nia KATALOGO. Dankon.
Kreodato:2006-11-19 12:20:07
Lasta redakto:2019-12-19 20:21:59
Montroj:57424
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

4.
Jeromo je 2015-08-27 15:26:28    

Por miaj studentoj kelkajn ekzemplerojn mi aĉetis dum la 100a UK en Lillo.
Dank'al la ekzercaro de Arlette mi antaŭĝojas venontjare uzi tiun metodon.

3.
Arlette Plutniak je 2007-01-22 10:12:16    

Mi elektis tiun lernolibron por mia kurso de komencintoj. Pasintjare lerninte per metodo 11 chiuj plimalpli lernis la gramatikajhojn de Esperanto. Tiun libron mi do elektis char la parolaj situacioj estas vivaj, veraj, naturaj. Mi aldonas metodikajn ekzercojn kiujn mi aperigos en la lernilotekon.

2.
André Grossmann je 2006-11-22 11:09:45    

Mi uzas ĝin por mia kurso por progresantoj

1.
Gwenda Sutton je 2006-11-20 05:26:21    

Mi g'ojas ke la nova eldono jam aperas. Mi fieras havi ekzempleron de la unua eldono subskiribita de Paul Gubbins mem. Mi admiras la libron kaj nur bedau'ris la uzadon de kelkaj vortoj nun modernigitaj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.