Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:La Komuna Eŭropa Referenckadro
Subtitolo:Pri instruaj kaj taksaj metodoj por la akiro de modernaj lingvoj
Aŭtoro(j): KOVÁTS, Katalin (red., trad.)
HAVEMAN, Roel
ERTL, István (trad.)
Eldonejo:UEA, 2007
ISBN:978 929017095 2
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):cetero
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 3,00 (kun la kutimaj rabatoj ekde 3 ekz.) EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La kernon de la 24-paĝa materialo konsistigas la esperantlingva traduko de la unua ĉapitro de la plurcentpaĝa libro eldonita de la Konsilio de Eŭropo kaj konsiderata la plej baza kaj grava dokumento en la eŭropa lingvoinstrua medio. En la kajero estas republikigataj ankaŭ la memtaksaj tabeloj de la Referenckadro kaj aldona artikolo pri la uzo de la Europass-sistemo.Per la informkajero UEA kaj ILEI celas diskonigi la enhavon kaj la signifon de la Referenckadro, informi pri sia kunlaboro kun la Lingva Departemento de la Konsilio de Eŭropo kaj indiki la paŝojn faratajn kaj farotajn kun la celo ebligi al la tutmonda esperantistaro pli kvalitan kaj pli modernajn lingvouzajn kondiĉojn kaj egalajn lingvajn rajtojn.La kunlaboro kun la Konsilio de Eŭropo kaj la akirita permeso traduki kaj eldoni ties bazajn dokumentojn ankaŭ en Esperanto signifas grandan paŝon en la lingvopolitika tereno, kie ni jam delonge provas penetri pledante por Esperanto. Pri la taskoj rilate la Referenckadron vi trovas informojn en la paĝo REFERENCKADRO, kie eblas ankaŭ elŝuti la broŝuron. Ni tamen konsilas aĉeti ĝin ankaŭ en presita versio kaj uzi propagand- kaj varbocele. Por tiuj kiuj interesiĝas pri la kompleta Referenckadro, ni konsilas viziti la hejmpaĝon de la Konsilio de Eŭropo kaj tie orientiĝi pri la temo. La ĉapitron de la Referenckadro tradukis Roel Haveman, la aldonajn artikolojn verkis kaj la tabelojn tradukis Katalin Kováts. Kontribuis ankoraŭ István Ertl kaj Renato Corsetti.
Kreodato:2007-01-24 20:56:23
Lasta redakto:2010-08-30 20:11:20
Montroj:66973
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.