Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Aŭdo-vida konversacia kurso de Esperanto - KD
Subtitolo:por progresintoj
Aŭtoro(j): MARČEK, Stano
Eldonejo:Martin, 2007.
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):kd-rom
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĉeteblo:UEA: 2 x 15.00 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:8-leciona kurso kun ampleksa lernomaterialo; bildoj, sonoj, tekstolibretoj. La materialo ekde aprilo 2007 mendeblas ankaŭ sur du apartaj KD-ROM-oj. La unua KD havas la printeblajn bildojn en bona kvalito kaj la priteblan tekstolibreton en PDF-formato. La dua KD entenas la sondosierojn en MP3-formato. Mendeblas ĉio ankaŭ sur unu DVD, taŭga por DVD- kaj televidaparato, aŭ komputila(grandekrana) projekciado, sed el tiu la materialoj ne estas printeblaj. (Tiu DVD kostas 24 eurojn).La ĉ. 25-jara bild- kaj sonmaterialo, kiu antaŭe sur lumbildoj kaj sonkasedoj konsisitigis aŭdo-vidan instrukompleton, nun estas reeldonita kaj adaptita por moderna tekniko, komputila kaj DVD-uzo. La aŭtoro siatempe kompilis priskribajn tekstojn kaj kongruajn demandojn en 8 vastaj temoj. (Vidu la enhavtabelon.)La unuopaj temoj konsitas el 1-2 grandaj bildoj (nun refotitaj iamaj murafiŝoj), kiujn ĉirkaŭas malgrandaj scenbildoj kaj apartaj bildaj vortokolektoj. Ekfunkciiginte la diskon oni povas elekti la deziratan lecionon kaj post la apero de la granda bildo aŭdeblas la laŭtlegita detala priskribo de la vidaĵoj. La tekston ofte akompanas rilataj sonefektoj, realaĵoj por ankaŭ tiel helpi kompreni la tekston. Modernaj kaj klasikaj muzikpecoj donas fonon al la legado.La 8-10 priskribitaj bildetoj estas anoncitaj laŭnumere. Fine de iu temo oni aŭdas dekon da demandoj kaj por respondi al ili necesas haltigi la ludilon. La legoritmo estas malrapida (komence kelkloke eĉ posilaba), certe kompreneble je la nivelo komencinta, kiun la materialo laŭ la leksiko celas. La disko uzeblas en grupa lernado (vidu la konsilojn de la produktinto) kaj ankaŭ por memstara studo, kiam oni perkomputile rigardante la bildojn havas detalan priskribon kaj povas riĉigi sian vortoprovizon. Por faciligi la alproprigon en ambaŭ kazoj disponeblas la elŝutebla teksto (serĉu ĝin ĉe komputila uzo sur la disko mem aŭ elŝutu ĉi tie). La materialo pretigita laŭ specifa metodo je sperta uzo de gvidanto povas fariĝi bona bazo de konversacioj, bildpriskriboj kaj rakontigaj ekzercoj. Por pliaj ideoj pri la uzo vi povas legi la konsilojn de la aŭtoro en la elŝutebla dokumento: Kelkaj vortoj por la kursgvidantojLa tutan tekstolibreton, kiun disponigis al ni la aŭtoro, vi povas elŝuti en la paĝo kun la enhavo kaj pliaj detalaj informoj. Pri tiu ĉi kaj aliaj novaj instrukompletoj de la sama aŭtoro vi trovas informojn ĉi tie. Krom mendi ĝin ĉe UEA vi povas kontakti ankaŭ la eldoninton kaj aŭtoron. Por havi kompletan trarigardon pri la eldonaĵoj de Stano Marček kaj pri la kunuzeblaj materialoj, rilataj al la lernokompleto Esperanto per rekta metodo bv. viziti la paĝon Katalogo Novaĵoj. Tie klakante al la unuopaj eroj vi trovas pli detelan prezenton de la lerniloj.
Recenzoj:Esperanto - 2007/marto: Katalin Kováts: Riĉiĝo per ŝparo
Kreodato:2007-02-05 17:25:06
Lasta redakto:2014-01-02 22:15:49
Montroj:39810
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

3.
Arnaldo Ribeiro da Silva Ribeiro da Silva je 2007-05-29 02:38:37    

Laŭ la supra komento la kurso tre gravas por daŭrignivelaj lernantoj. Mi ankoraŭ ne posedas Esperanton, do ankaŭ por mi, kiu instruas tiugradaj lernantoj, tiu kurso estas akirebla.

2.
Monika je 2007-04-23 14:58:19    

Mi bedaŭras ke malgraŭ la promeso, oni ne povas elŝuti por vidi la tekstolibreton, nur la enkondukan paĝon de ĝi. Kvankam certe valorus vidi ĝin.

1.
Josef Vojáček je 2007-02-10 08:49:09    

Ĝi estas bonega kurso, mi vidis ĝin iam ankoraŭ kun projekciado de lumbildoj kaj sono el magnetofono. Sed tamen kiom bona ĝi estos dum la prezentado, tio dependas ankaŭ de instruisto.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.