Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Ordeno de Verda Plumo
Subtitolo:Leksikono pri Esperantlingvaj verkistoj
Aŭtoro(j): PLEADIN, Josip
Eldonejo:Đurđevac. 2006
ISBN:953-96975-5-7
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):movadhistorio
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 33.00 EUR (sen varimposto)
FEL: 30,01 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 54,90 USD
Nia opinio:La firme bindita impona leksikono entenas informojn pri 893 verkistoj de la literatura mondo de Esperanto. La kolekto estas rezulto de granda internacia kunlaboro, gvidata de la kroata aŭtoro Pleadin.
En la librego oni trovas ĉiujn gravajn klasikajn verkistojn, kaj ankaŭ tiujn nuntempajn, kiuj iel kontribuis al la literaturnivela disvatigo kaj uzo de Esperanto: poetoj, romanistoj, dramistoj, ĵurnalistoj, eseistoj, redaktoroj, tradukistoj ktp.
La prezentitaj biografiaj notoj donas sufiĉajn informojn pri la privata vivo kaj movada agado de la priskribitoj. En 461 kazoj akompanas ilin ankaŭ fotoj (kvankam ne ĉiam freŝdataj aŭ kongruaj kun la aĝo de la personoj).
Jam nura trafoliumado de la libro donas trarigardon pri la bunteco kaj riĉeco de nia internaciskala movado kaj ties forto.
Komprenble tia listego neniam povas esti kompleta, kaj ankaŭ la prezentitaj vivopriskriboj ne ĉie estas samprincipe detalaj kaj ampleksaj, la kolekto estas tre grava kaj nepre daŭrigenda. La aŭtoro en la libro alvokas la legantojn al eventuala plia informado.
La leksikonon ni konsilas akiri, pozi ĝin inter la gravajn kaj prestiĝajn librojn de kaj pri la Esperanto-kulturo kaj uzi ĝin kiel eble plej multe.

Ĉu iu scias, ĉu estas plano rete aperigi kaj kompletigi la kolekton antaŭ eventuala nova eldono?
Recenzoj:Monato: Petro DESMET: Pro multe da arboj
Kreodato:2007-02-06 15:58:35
Lasta redakto:2007-03-13 17:15:45
Montroj:27624
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 2; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 2
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.