Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Jazyk Esperanto za odin mesjac
Subtitolo:Samouĉitelj' razgovornogo jazyka
Aŭtoro(j): GONĈAROVA, I.G.
Eldonejo:AST. Moskva. 2006
ISBN:5-17-038546-3
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĉeteblo:UEA: 7,50 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):rusa
Nia opinio:La poŝlibreto estas ero de serio, eldonita por rusaj memlernantoj de fremdaj lingvoj. Samtempe ĝi estas ankaŭ unu el la kvar libroj, kiuj samloke aperis kaj traktas E-gramatikon, listigas la 500 plej gravajn vortojn kaj prezentas kulturajn konojn pri la movado kaj kulturo de Esperanto.
La lernilo ne estas la sola en Esperantio, kiu promesas ene de unu monato lernigi Esperanton, kaj verdire por sukcesi en tiu entrepreno pere de tiu ĉi libreto la lernanto devas esti persista kaj tre diligenta.
En la lernilo Gonĉarova en senpera stilo - interplektante la du lingvojn - gvidas la leganton al tiu celo, alparolante lin/ŝin, klarigante la gramatikajn regulojn, invitante al ekzercoj.
Komence de la lecionoj la enkonduko prezentas la ĉefajn temojn de la koncerna unuo. Tiun parton sekvas la tekstoj, plej ofte traktantaj movadajn temojn: ekz.: Ŝakista familio, En la klubo, Rajt kaj Lerta decidas lerni Esperanton, Preparo de Esperanta aranĝo, En la IJK [sicc!] ktp, kiuj finiĝas per dudirekta vortolisto.
Tiun parton sekvas 4-10 paragrafoj, kie estas pritraktataj la novaj eroj (gramatiko, leksiko, tekstoj, pliaj legaĵoj, literaturaĵoj). La instruo de la novaj eroj okazas laŭ la gramatika-traduka metodo, do ĉio estas tradukita. La lecionojn fermas ŝlosiloj, kiuj helpas en la kontrolo de la faritaj taskoj.
Fine de la libro troveblas leksika indekso, kie ĉe la vortoj (Esperanto-rusaj) ciferoj indikas la lecionon, kie ili aperas. Bedaŭrinde ne estas simila helpilo por trovi la prezenton pri gramatikaj eroj, kaj fakte mankas eĉ normala enhavtabelo, kie oni povus legi en kiu leciono pri kio temas almenaŭ la legaĵoj. Tiel la lernanto devas simple laŭvice progresi en la libro, trastudi la 12 lecionojn – sekve por ĉiu semajno 3 – kiuj donas abundan materialon pri la lingvo kaj kulturo, kaj konsilojn por plia studado, ekzercado de la lingvo.

La eldonaĵo viciĝas inter la centoj da prilingvaj publikaĵoj de la eldonejo ВОСТОК–ЗАПАД (Oriento-Okcidento), mendeblas ĉe la eldoneja paĝaro.

La aliaj tri eroj de la serio:
Elementarnaja grammatika jazyka esperanto
500 samyh vaĵnyh slov jazyka esperanto
Strana Esperantija - Karmannaja enciklopedija
Recenzoj:Katalin Kováts: Rusa kvarteto ESPERANTO julio-aŭgusto 2007 1205 (7-8)
Kreodato:2007-02-07 20:06:26
Lasta redakto:2007-06-28 09:32:19
Montroj:36417
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.