Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Elementarnaja grammatika jazyka esperanto
Aŭtoro(j): GUDSKOV, N.L.
Eldonejo:AST. Moskva. 2006.
ISBN:5-17-038543-9
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):gramatika libro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 4,50 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):rusa
Nia opinio:La maldika poŝlibreto estas ero de serio, eldonita por rusaj memlernantoj de fremdaj lingvoj.
La libreto – laŭ rusaj gramatikaj tradicioj kaj strukturoj – prezentas en la rusa lingvo la gramatikon de la internacia lingvo, klarigante ĝian enhavon, donante ekzemplojn kaj listojn de la plej gravaj menciitaj elementoj.
La profundeco de tiuj klarigoj ne transiras la limojn de bazaj scioj, tamen tuŝas ĉiujn gravajn punktojn, kiujn lingvouzanto - sen grandaj kaj lingvistikaj pretendoj - povas bezoni.
La aŭtoro aldonas ankaŭ kelkajn primovadajn informojn, praktikajn konsilojn (ekz pri la komputilaj skribmanieroj kun iksoj!) kaj atentigas pri falsaj amikoj inter la du lingvoj.
Post la ĝenerala prezento en la unua aldona parto legeblas la 16 reguloj kaj en la dua venas listo de plurcentoj da internaciaj vortoj, ĉefe teknikaj terminoj, kompreneblaj (por rusoj) sen traduko.
Fine de la kajero aperas ankaŭ reklamoj pri la aliaj, samseriaj E-libretoj de la eldonejo.
La libro certe bone uzeblas kaj dum kursoj kaj en la manoj de memlernanto de Esperanto.
La eldonaĵo viciĝas inter la centoj da prilingvaj publikaĵoj de la eldonejo ВОСТОК–ЗАПАД (Oriento-Okcidento), mendeblas ĉe la eldoneja paĝaro.

La aliaj tri eroj de la serio:
Jazyk Esperanto za odin mesjac
500 samyh vaĵnyh slov jazyka esperanto
Strana Esperantija - Karmannaja enciklopedija
Recenzoj:Katalin Kováts: Rusa kvarteto ESPERANTO julio-aŭgusto 2007 1205 (7-8)
Kreodato:2007-02-07 20:18:33
Lasta redakto:2007-06-28 09:33:09
Montroj:31801
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

1.
saidnabi je 2007-04-03 18:17:51    

Mi tre ghojas,ke eldonighis tiom bona lernolibro

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.