Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:11 x 11 esperanto prin proverbe
Subtitolo:curs minimal
Aŭtoro(j): BOIA, Aurel
Eldonejo:Asociaţia de Esperanto. Cluj-Napoca. 2006 (2a eld).
ISBN:ne havas
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 3,00 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):rumana
Nia opinio:La modesta lernilo verkita jam de antaŭ 25 jaroj eldoniĝis duan fojon ĉar – kiel Ionel Oneţ skribas en la antaŭparolo – perloj, eĉ se malgrandaj, restas perloj. La antaŭ kelkaj jaroj forpasinta aŭtoro planis verki pli ampleksan lernilon kun la titolo 1111 proverboj, sed tiu libro restis verŝajne nur manuskripto, bedaŭrinde. La nuna reeldonaĵo - krom kelkaj korektoj, ĉefe ortografiaj - restas identa kun la unua kajero, kiu prezentas Esperanton en interesa maniero, fakte uzante en ĉiu el la 11-lecionoj 11 proverbojn kiel „pretekston” por instrui Esperanton. Elirante el tiuj proverboj la aŭtoro traktas la ĉefajn regulojn, derivaĵojn, vortokonstruojn kaj aliajn elementojn de la lingvo. (Vidu la enhavtabelon.) En la gramatikaj klarigoj estas donataj resumoj, pliaj ekzemploj. La mallongajn lecionojn finas dudirektaj vortolistoj de la uzitaj vortoj. Ĉiu leciono longas 1,5 paĝojn. Ekzercoj, taskoj ne apartenas al la materialo. La kajereton finas minimumvortaro Esperanto-rumana, kun 1060 radikoj. La materialon ni konsilas al kleraj memlernaj lingvolernantoj aŭ kiel aldonan materialon en dumkursa lernado. (Vidu la uzkonsilojn en la libreto). Verŝajne ankaŭ nerumanlingvaj instruistoj povus ekhavi ideon kaj apliki al sia lingvokurso la grupigitajn proverbojn.
Kreodato:2007-02-07 20:42:22
Lasta redakto:2011-10-01 20:49:22
Montroj:39682
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.