Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperanto apud Everesto
Aŭtoro(j): MUKUNDA, Pathik
Eldonejo:Nepala E-Asocio. Katmando. 2004.
ISBN:999463033-4
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Aĉeteblo:UEA: 2,40 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):angla, Esperanto, nepala
Nia opinio:La poŝlibreto estas la unua nepala Esperanto-instrumaterialo por komencantoj, kiu celas helpi al la ĉ. 500-membra Esperanto-movado en ĝiaj disvastiĝo kaj progreso.Celante ĉefe memlernantojn, la alproprigon de bazaj konoj la aŭtoro provis solvi per paralelaj tradukoj al la nacia lingvo kaj al la angla, kiel pontolingvo. La materialo tamen ne estas konsekvenca lernilo en la tradicia senco, kvankam baze strukturiĝas laŭ la gramatika-traduka metodo. La 24 lecionoj (plurfoje nur kelkliniaj materialoj) tuŝas erojn de fonetiko, gramatiko, prezentas kelkajn laŭtemajn vortolistojn, kolekton de utilaj frazoj, priskribojn de kelkaj konceptoj, aŭ vicigas serion de demandoj. Tiaj temoj sekvas unu la alian ne grupigitaj, sed alterne prezentataj, ne ĉiam laŭ klara logiko; plurfoje rimarkeblas, ke trarigardo pri unu temo venas nur post la jama uzo de la sama materialo. Ekz. la 12a leciono prezentas konversacion pri tempo, kiu estas plena je indiko de horoj, dum nur en la 13a leciono oni instruas la numeralojn kaj en la 14a la nomojn de tagoj kaj monatoj. En la instruista praktiko ni kelkfoje enkondukcele jam „montras” la funkciojn de kelkaj elementoj antaŭ ol ilin ni sisteme instruas, sed tia traktado eble ne estas la nepre sekvenda aliro en lernilo, karakterizata de limigiteco en kvanto de ekzemploj kaj en malprofundeco de klarigoj kaj celanta memlernantojn, ofte nehavantaj aliajn lingvolernajn spertojn. Precipe utilas konsekvenca kaj logika prezento en la kazo de nova lingvo, kiu kerne en multaj aspektoj malsimilas de la nacia lingvo de la lernantoj. Krom la vortolistoj kaj frazoekzemploj la libro havas ankaŭ tradukekzercojn, kiuj konsistas el relative komplikaj esperantlingvaj frazoj, plurfoje kun movada temo. La libro – laŭ la aŭtora enkonduko – estas nur parto de pli larĝa laboro. Ni esperas, ke tio signifas kompletigojn, kelkajn ŝanĝojn kaj eldonon de pli ampleksa lernilo kun celo helpi la lingvan fortiĝon de la nepala esperantistaro.
Kreodato:2007-03-28 10:45:35
Lasta redakto:2010-08-31 06:36:28
Montroj:80805
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.