Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Az eszperantó fundamentuma
Subtitolo:Fundamento de Esperanto - Eldono Hungara
Aŭtoro(j): ZAMENHOF, L.L.
HORVÁTH, J. (trad.)
Eldonejo:FEL, Antwerpen, 2006
ISBN:90 77066 24 1
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):gramatika libro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 14.40 EUR (sen varimposto)
FEL: 15.00 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):Esperanto, hungara
Nia opinio:„La Fundamento de Esperanto devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona esperantisto …” (Zamenhof)
El la malmultaj nacilingvaj tradukoj ekzistas du hungarlingvaj versioj. La unua aperis en 1909, eldonita de Paŭlo Lengyel. La dua kompleta (eĉ pli kompleta ol la originala) aperis en 2006, danke al la traduklaboro de Jozefo Horváth (Győr) kaj eldonejo de Flandra Esperanto-Ligo. Jozefo Horváth kompletigis la klasikan Fundamenton (Gramatiko, Ekzercaro kaj Universala Vortaro) per la radikoj de la Antaŭparolo, laŭ la 1956-jara decido de la Akademio de Esperanto). Sekve la Universala Vortaro kompletiĝis per la forgesitaj ekzercaraj radikoj kaj de tiuj de la Antaŭparolo. Aldoniĝis al la libreto ankaŭ la esperanta versio de la Fundamenta Gramatiko (16 reguloj el la eldono de 1931) kaj la Bulonja Deklaracio en Esperanto kaj en tradukita formo.
La eldonaĵo estas simpla, laŭaspekte memoriganta pri la malnovaj eldonaĵoj: titolpaĝa aspekto (kvankam kun dika kovrilpaĝo), litertipoj, kaplinioj, eĉ la punktoj post ĉiu tradukita vorto en la vortara parto (kio fakte povas ĝeni la nuntempan leganton). Bedaŭrinde en la enhavtabelo enŝteliĝis kelkaj eraroj kaj mankohavaj titoloj.
Estas bone, ke tiu baza libro (denove kaj ankaŭ hungare) disponeblas por hungaroj. Do, prenu ĝin en siajn manojn ĉiu bona esperantisto.
Kreodato:2007-05-18 22:38:30
Lasta redakto:2007-05-23 18:59:47
Montroj:50455
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 4.5; | Aldoni propran opinion

2.
Jozefo Horvath je 2009-02-20 15:47:29    

Harfendado. Z. pensis certe pri tio, ke "bona esperantisto" respektas la Fundamenton, chefe post la rifuza rezulto de la vochdonado pri shanghoj. Kaj vere, la malrespektantoj farighis idistoj.

1.
Istvan Ertl je 2007-05-23 12:09:38    

"Do, prenu ĝin en siajn manojn ĉiu bona esperantisto." ??
Malbonaj esperantistoj tamen ne makulu ĝin per siaj fiaj fingroj! Se ili tion farus, ili eĉ riskus iĝi bonaj esperantistoj!
Mi ne ŝatas ĉi tian moralan diktaturon pri "boneco". Ekzemple, mi tute ne interesiĝas pri la Fundamento, sed ne opinias min malbona pro tio.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.