Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Nun ni komprenas...
Subtitolo:kaj aliaj porinfanaj teatraĵetoj
Aŭtoro(j): GUBBINS, Paul
Eldonejo:EAB, Barlaston. 2007
ISBN:978-0-901757-24-1
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):legolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 6,90 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La teatraĵetoj estas verkitaj por la infanoj de la projekto Lingvolanĉilo, sed bone uzeblas ankaŭ kun aliaj infanoj. La celo estas lude kaj tra simplaj tekstoj enkonduki Esperanton en la klasojn. La pecoj konsciigas pri aliaj kulturoj kaj pri la procezo de lingvolernado.La diversaj teatraĵoj bezonas diverskvantajn aktorarojn: de 4 infanoj ĝis multaj.La aŭtoro laŭdendas ankaŭ el didaktika vidpunkto: en la pecoj li kreis diversnivelajn kaj diverslongajn rolojn, kio ebligas al la reĝisoraj instruistoj ludigi la lernantojn laŭ iliaj kapabloj. (Restas roloj ankaŭ por bruantoj, kriantoj :-))La eldonaĵo estas tre alloga, bela tekstoaranĝo, belaj kaj ne troaj ilustraĵoj, kaj tre praktika aranĝo, ĉar ĉiu teatraĵo estas aparta kajereto, vinktitaj paĝoj, ĉiuj kune en plasta ujo. La simpla lingvaĵo kaj amuza enhavo donas bonan materialon por lude lerni. Ĝi taŭgas ankaŭ kiel materialo dum renkontiĝoj, infanaj kongresoj ktp kiam oni volas prezentigi al la infanoj simplajn, mallongajn scenojn. Pliaj informoj pri la libro, aliaj eldonaĵoj kaj pri la projekto petu ĉe springboard @ esperanto-uk.org (La spacojn forigu!)Pliajn informojn pri la libro, pri aliaj eldonaĵoj kaj pri la projekto petu ĉe springboard @ esperanto-uk.org (La spacojn forigu!)Krom la indikita libroservo la materialo prezentiĝas kaj mendeblas ankaŭ ĉe la eldonejo EAB.
Kreodato:2007-06-02 21:42:40
Lasta redakto:2011-09-07 08:50:27
Montroj:48270
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 4; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 4
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.