Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Wise Owl Grammar! Book 1 - nouns
Aŭtoro(j): TELLIER, Angela Tellier
DAVIES, Simon
Eldonejo:Springboard to languages 2007
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):gramatika libro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 6,00 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):angla
Nia opinio:Gramatika kajero, laborfolioj kun klarigaj notoj por instruistoj kaj infanoj partoprenantaj en la projekto Lingvolanĉilo - Springboard to languages. La gramatika kajero traktas la nomvortojn, ties karakterizajn trajtojn. La mallongaj kaj trafaj eksplikoj estas akompanataj de belaj ilustraĵoj. En la kajero instrukcioj rilatigas la temojn kun la koncernaj laborfolioj, kiuj celas ekzercigi la lernitajn terminojn kaj fenomenojn. La lingvo de la klarigoj estas la angla. En la ekzercoj la lernantoj devas observi, kompari, trovi, parigi, marki, produkti la ekvivanlentojn en la angla lingvo kaj en Esperanto. Plurfoje aperas ekzemploj ankaŭ en la germana kaj franca lingvoj (genroj, artikoloj).La materialo kompreneble ne elĉerpas la tutan temon, sed donas facile travideblan kaj digesteblan bazon por ne nur eklerni la gramatikon de Esperanto, sed ankaŭ por malkovri la sekretojn de la angla (propra lingvo de la lernantoj). Vidu la specimenon. Por la prezento la instruistoj trovas detalan helpan klarigon kaj povas kompletigi la informojn mem. La paĝaranĝoj estas belaj, la kvanto de la tekstoj kaj grandeco de la literoj estas taŭgaj por infanoj. Pliajn informojn pri la libro, pri aliaj eldonaĵoj kaj pri la projekto petu ĉe springboard @ esperanto-uk.org (La spacojn forigu!)Krom la indikita libroservo la materialo prezentiĝas kaj mendeblas ankaŭ ĉe la eldonejo EAB.
Kreodato:2007-06-04 22:48:43
Lasta redakto:2014-10-09 12:56:11
Montroj:66199
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 6; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 6
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.