Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Verdaj voĉoj 2
Subtitolo:Komputila aŭkomprena ekzercaro
Aŭtoro(j): GUBBINS, Paul
Eldonejo:EAB. Barlaston. 2007.
ISBN:978-0-901757-23-4
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):kd-rom
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Aĉeteblo:UEA: 9,90 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:Jen la sekvo de Verdaj Voĉoj 1. La disko surhavas dek du gradigitajn kaj mallongajn filmerojn (po 1-3 min.), en kiuj konataj kaj malpli konataj esperantistoj el diversaj partoj de la mondo parolas kun malsamaj prononcoj kaj akĉentoj pri diversaj temoj. Tiu diverseco utilas kutimigi la orelojn al la bunteco de vera internacia etoso kaj parolsituacio. La filmeroj kaj la aldonaj ekzercoj ne nur la komprenkapablon evoluigas, sed bone zorgas ankaŭ pri la enlingva progresigo kaj donas informojn pri pluraj aspektoj de Esperanto-socio kaj kulturo.La surdiskan materilon ni rekomendas uzi en grupa laboro, sed ĝi tute bone taŭgas ankaŭ por individua uzo. Bv. sekvi la vicordon de la ekzercoj, kaj pro lingvaj kaj pro teknikaj kaj praktikaj kialoj. Similan ekzercon ankaŭ nia LERNILOTEKO prezentas al la membroj de la KOMUNUMO. Vidu la ekzercon Biciklado.La kodo Verdaj Voĉoj havas la avantaĝon ke vi ne bezonas retkonekton nek iun ajn spacon sur via malmola disko, ĉio ludiĝas de la kodo mem. Teknikaj postuloj estas ke la aparato kapablu montri unikodajn html-paĝojn kaj ludigi mpg-filmojn. La surdiska instrumaterialo estas vere por franduloj. Krom la indikita libroservo la materialo prezentiĝas kaj mendeblas ankaŭ ĉe la eldonejo EAB.
Kreodato:2007-06-17 17:43:21
Lasta redakto:2011-09-07 08:50:16
Montroj:78518
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.