Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Meĵdunarodnyj jazyk esperanto
Subtitolo:Polnyj uĉebnik.
Aŭtoro(j): KOLKER, Boris
Eldonejo:Impeto. Moskva. 2007
ISBN:978-5-7161-0172-2
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 15.90 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto, rusa
Nia opinio:Recenzo aperinta en IPR, 2007, nr 4. , verkita de Anna kaj Mati PENTUSNi ne scias, pro kiu kialo homo decidas lerni fremdan lingvon. Sed, verŝajne, la unua afero, pri kiu ĉiu studonto okupiĝas, estas serĉado de bona lernolibro. Malgraŭ tio, ke interreto disponigas multajn studmaterialojn, oni ofte preferas malnovan bonan paperan libron. Ĝis antaŭ nelonge libro, kiun povis trovi rusparolanto por lerni E-on, vere estis malnova. Pli precize, oni ja eldonis kelkajn libretojn, sed ili estis tro malgrandaj por serioze lerni la lingvon. Do, lernontoj estis devigataj ĝoji pri akiritaj brokantaĵoj.Feliĉe, la hodiaŭaj komencantoj en Rusio ne plu havas lernolibro¬problemon, ĉar la moskva eldonejo „Impeto" aperigis renovigitan lernilon „Internacia lingvo Esperanto: plena lernolibro" de Boris KOLKER, membro de la Akademio de E-o. Multaj konas lian brilan verkon „Vojaĝo en E-lando", sed rusparolantoj povis ĝui ankaŭ lian malnovan bazan lernolibron.Tiu kurso por komencantoj havas longan historion. La aŭtoro komencis labori super ĝi en 1972. En 1973 tiu ĉi kurso estis publikigita en Ufa en regiona ĵurnalo „Leninec" (Leninano). La unua broŝura varianto aperis en Ufa en 1974 sub la titolo „Internacia lingvo E-o. Metodikaj rekomendoj kaj kontroltaskoj por la kurso". Poste tiu lernolibro estis multfoje reaperigita en multaj urboj de Sovet-Unio kaj estis tradukita en la estonan. En 1992 la plej granda rusa scienca eldonejo „Nauka" (Scienco) eldonis la lernolibron oficiale. La eldonkvanto impresas: 10 500 ekzempleroj! Kuriozaĵo estas, ke pri la libro okupiĝis la redakcio pri la orienta literaturo. Jam la unua libroforma eldono de la nun modernigita lernolibro estis bonega. Multaj esperantistoj en Sovet-Unio konatiĝis kun E-o per ĝi kaj poste rekomendis ĝin al siaj konatoj.La lernolibro konsistas el 20 lecionoj. Tipa leciono komenciĝas per vortlisto. Ĉiuj scias, ke la elektado de vortoj kaj la kompilado de porlecionaj vortlistoj estas tre malfacila kaj tre grava tasko, ja eĉ en la unuaj lecionoj lernanto deziras legi sencohavajn frazojn. En la komenco de tiu ĉi kurso la aŭtoro apogas sin sur vortoj, kiujn rusparolanto kapablas kompreni sen traduko (plejparte sur internacia leksiko). Sed ĉe la fino de la kurso lernantoj konas jam ĉirkaŭ 1200 radikojn. La leksikan parton sekvas la teoria, enhavanta materialon en la rusa lingvo pri gramatiko, vortfarado kaj vortuzado, kun multaj ilustraj ekzemploj. La aŭtoro elegante tuŝas eĉ malfacilajn gramatikaĵojn. Ĉiu leciono enhavas E-tekston (lecionoj 3-13 – dialogoj pri ĉiutagaj temoj; lecionoj 14-20 – tekstoj pri E-temoj), kiun la lernanto devas traduki rusen, kaj kvin aŭ ses ekzercojn. En la unua ekzerco oni tradukas la E-vortojn en la rusan por memorfiksi radikojn kaj alkutimiĝi al afiksoj. En la dua ekzerco necesas traduki ofte uzatajn E-vortkunojn rusen. Tiuj vortkunoj estas ligitaj kun la leciona teksto en E-o kaj la traduktasko en la fino de la leciono. La trian ekzercon konsistigas frazoj, tradukendaj en la rusan. Tie la aŭtoro kolektis titolojn kaj citaĵojn el konataj beletraĵoj, aforismojn, eldirojn de famaj personoj, proverbojn, agitfrazojn, gratulojn ktp, kiujn la lernanto plej verŝajne konas ruslingve. Tiu scio helpas al li, unue, traduki kaj, due, kompreni, ke oni tradukas ne vortojn, sed sencon. En la sekva tasko oni tradukas frazojn aŭ mallongan tekston, ligitan kun la unua teksto de la leciono, en E-on. En la lasta tasko la aŭtoro proponas al la lernanto temon aŭ situacion por verki E-lingvan dialogon aŭ rakonton.Post la ekzercoj en ĉiu leciono troviĝas kadro kun aŭtora alparolo. Jen ĝi temas pri atingitaj rezultoj, jen enhavas konsilojn pri studado, jen kuraĝigas la leganton, jen atentigas pri malfacilaĵoj, jen konatigas kun la E-medio. Interalie, la ĉeesto de la aŭtoro sentiĝas ankaŭ en aliaj etaj detaloj: ie li priskribas siajn amatajn lokojn, ie kvazaŭ mem rakontas pri evento, ie citas trafajn eldirojn de siaj konatoj... Lecionfine estas vortludo kaj kelkaj ruslingvaj priesperantaj tekstoj. En la lastaj 5 lecionoj (kiuj fakte estas meznivela kurso) lernantoj tradukas nur Esperanten: en la unua ekzerco – afiksitajn kaj kunmetitajn vortojn, en la dua - vortkunojn, en la tria – specialajn frazojn, atentante emfazitajn elementojn (ekzemple, apartan kazon de la rusa lingvo aŭ rusajn homonimojn). En la kvara ekzerco necesas traduki en E-on tutan tekston kaj en la lasta, krea, verki propran rakonton laŭ proponita temo. La libro entenas ankaŭ malgrandan E-rusan vortaron kaj respondojn al la unuaj taskoj de la lecionoj.Bezonon de modernigo kaŭzis drastaj ŝanĝoj en Rusio, koncernantaj kaj la politikan situacion, kaj la ĉiutagan vivon. La libroj, eldonitaj en Sovet-Unio, estis iom ideologiizitaj, sed nun mencioj pri partia kongreso kaj kol¬ĥoza ŝoforo ridetigas la legantojn. Certe, matenmanĝo en studenta bufedejo kostas nun multe pli ol 50 kopekojn kaj oni nun rigardas en vendejoj ne skribmaŝinojn, sed komputilojn. Grave renovigitaj estas ankaŭ la postlecionaj informaj tekstoj. Ili iĝis pli diversaj, ankoraŭ pli interesaj, pli mo¬dernaj, pli surprizaj: oficialaj dokumentoj kaj informo pri E-geografiaĵoj, eltiraĵoj el interlingvistikaj disertacioj kaj intervjuo kun Harry Harrison, impresoj de e-isto pri ruslingva beletra libro, en kiu agas Zamenhof mem, kaj artikoleto pri la Pasporta Servo. Utila aldono estas la indekso de gramatikaĵoj, helpanta rapide trovi koncernan lecionon, kiam necesas rememori iun klarigon. Estas pliampleksigita la listo de E-mallongigoj en unu el la lecionoj. Unue, certe, oni devas koni ilin por kompreni E-tekstojn. Due, sen helpo multaj e-istoj ne povas ĝuste traduki la siglojn „UEA" kaj „UK" en la gepatran lingvon!Post la trastudado de la baza kurso antaŭ ĉiu lernanto aperas la demando, kion fari nun. Por instigi al plia studado, la renovigita lernolibro inkludas la unuan lecionon el la perfektiga kurso de Boris Kolker „Vojaĝo en E-lando" kun ruslingva traduko. Al ni tre plaĉas la belaspekta kaj atentokapta kovrilo de la libro (de la grafikisto V. Te) kun bukedo el E-literoj. Bela kaj sencoplena! La kurson oni povas uzi por memstara studado aŭ por E-kursoj, gvidataj de instruistoj. Kaj bonŝance instruistoj jam atendas gelernantojn ĉe la koresponda E-kurso por ruslingvanoj, funkcianta laŭ tiu ĉi lernilo ekde 1999 (nun ĉe la servilo „Yahoo! Groups", http://groups.yahoo.com /group/esperanto-kurso/). Multaj e-istoj en Rusio konas la unuan eldonon de la lernolibro de Boris Kolker, konsiderante ĝin nesimpla, tamen tre utila kaj cerbumiganta. Ni certas, ke la nova pli granda e-ista generacio en Rusio varme akceptos la novan eldonon. La E-lingvaj tekstoj kaj ekzercoj de tiu neordinara lernolibro povas esti utilaj ankaŭ por personoj, kiuj ne scias la rusan lingvon.
Kreodato:2007-09-22 18:18:28
Lasta redakto:2011-02-07 15:17:40
Montroj:30252
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.