Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:La patro
Aŭtoro(j): BAZILIO, Joe
KAN, Kikuti
Eldonejo:Imagu, 2007
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):dvd
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Lingvo(j):angla, ĉeĥa, Esperanto, franca, hispana, hungara, itala, japana, kroata, pola, portugala, rusa, slovaka
Nia opinio:Nova filmo de la brazilaj produktantoj de la filmo Gerda malaperis. La nuna peco baziĝas je japana literaturaĵo kaj pritraktas familian dramon, en kiu eskapinta patro revenas post 20 jaroj al sia familio esperante ilian pardonon kaj helpon. La emociiga filmo havas ankaŭ surprizon je la fino.La malĝojiga temo kaj ties prezento ne vigligas, ne amuzas, sed vekas profundajn pensojn kaj certe ekzercigas la komprenkapablon de Esperanto. La filmo pretiĝis kun subtitoloj en 13 lingvoj. (Necesas iom da puzlo-ludo por trovi sub kiu flago kiu lingvo kaŝiĝas, ĉar tio ne ĉiam memkompreneblas.)
La DVD aĉeteblos ne en ĉiuj E-libroservoj. Sur la hejmpaĝo de la produktantoj vi povas trovi distribuantojn, proksimajn al via loĝloko kaj tiel redukti la relative altajn poŝtokostojn.
La filmo estas vendata kontraŭ 12 eŭroj + la sendokostoj. Vidu la mendeblon kaj multajn aliajn detalojn, eĉ filmspecimenojn ĉe la hejmpaĝo. http://www.imagu.com.br/ aŭ kontaktu mesaĝe mendo@imagu.com.br.
Kreodato:2007-11-04 21:39:47
Lasta redakto:2007-11-07 16:37:57
Montroj:77542
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.