Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:107 krucenigmoj en Esperanto
Aŭtoro(j): MARČEK, Stano
Eldonejo:Martin 2008
ISBN:9788089312061
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):kd+libro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 12 (libro) - € 15 (KD) EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La redaktoro de Esperanto, pro pozitivaj reagoj pri la aperigo de krucenigmoj ene de la revuo, decidis publikigi en aparta kolekto siajn kaprompilojn. La eldonaĵo entenas 107 diversfigurajn (de angulenigmoj ĝis 2-paĝaj) krucenigmojn. La materialo estas bone uzebla por individua (sin)amuzo kaj klerigo, sed ankaŭ dum kursoj, klubkunvenoj. Tian uzon subtenas la aldonita KD, sur kiu oni trovas la projekcieblajn jpg-formatajn enigmo-paĝojn kaj ankaŭ la PDF-formatan libron, el kiu printeblas unuopaj paĝoj, laŭdezire. Por dumgrupa uzo la gvidanto prefere solvu antaŭe la enigmojn ĉar krom kelkaj helpoj, tiujn la eldonaĵo ne entenas. Eblos peti ilin de nia redaktoro.La aŭtoro grandanime permesas uzi sian materialon (kun fontoindiko) ankaŭ en periodaĵoj. Redaktoroj facile povas uzi por enpaĝigo la bonkvalitajn jpg-formatajn bildojn. (Tiuj eble estas pezaj por privata uzo, sed belege prezentiĝas dum projekciado!) La eldonaĵo mendeblas ĉe UEA kaj ĉe la eldoninto kaj aŭtoro.
Kreodato:2008-03-13 00:40:35
Lasta redakto:2014-01-02 23:54:24
Montroj:44289
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 105; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 105
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

3.
Leo De Cooman je 2008-04-25 10:40:33    

La kolekto enhavas tre diversajn enigmojn, de mallongaj, sufiĉe facilaj eĉ por komencantoj, ĝis pezaj por okupi la ludanta lernanto dum pluraj horoj.
Miaopinie tiu verko estas bonega lernilo, kondiĉe, ke la instruisto elektas enigmon kun taŭga "grado de malfacilo".
Tia grado iel rilatas al la novaj normoj pri lingvoscio. Ĉu indus aldoni tian gradon al la diversaj enigmoj? La aldono samtempe igus la normojn pli konataj.
Gratulon al la aŭtoro!

2.
Sandrine Martin je 2008-04-23 13:22:23    

Ĝi estas ege utila helpilo. Dankon S-ro Marĉek

1.
Dimitrije je 2008-04-21 07:38:40    

Bona kaj utila ideo!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.