Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperanto direktna metoda
Aŭtoro(j): MARČEK, Stano
KAPISTA, Tereza
Eldonejo:Martin, 2008
ISBN:978-80-89312-07-8
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 7,50 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto, serba
Nia opinio:La prezento de la instruista kompleto elŝuteblas ĉi tie. En la aldonita PDF-dokumento vi povas vidi kiuj instruiloj apartenas al la kompleto, kaj kiuj estas iliaj prezoj, se vi mendas ilin ĉe la eldoninto kaj aŭtoro. La supra libro estas la serba versio de la internacia libro Esperanto per rekta metodo. Bonvolu rigardi la prezenton kaj pliajn informojn, ligojn ĉi tie. Por havi kompletan trarigardon pri la eldonaĵoj de Stano Marček kaj pri la kunuzeblaj materialoj, rilataj al la lernokompleto Esperanto per rekta metodo bv. viziti la paĝon Katalogo Novaĵoj. Tie klakante al la unuopaj eroj vi trovas pli detalan prezenton de la lerniloj.
Recenzoj:Esperanto - 2007/marto: Katalin Kováts: Riĉiĝo per ŝparo
Kreodato:2008-04-21 22:26:53
Lasta redakto:2011-04-19 23:25:12
Montroj:96613
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

1.
arankal je 2023-11-11 07:01:14    

Mi uzas tiun ĉi lernolibron (la Esperanto-serban version) en la landa kurso por komencantoj, jam duan jaron. Kvankam ĝi estas rektmetoda, mi ne sukcesis uzi ĝin plene laŭ tiu metodo. Ekz. pasintjare mi havis ankaŭ nevidantojn en la grupo, kaj tiam ni iujn bildojn priskribis nacilingve, kaj la aliajn transsaltis. Ĉi-jare la celo estas kiel eble pli uzi Esperanton dum la instruhoroj. La lernilo laŭteme estas antaŭvidita por junuloj, sed nia grupo de diversaĝaj kursanoj (do, ankaŭ pli aĝaj) bone akceptis la tekstojn de la lecionoj (kun iom da aldonaj temoj dum la kurso).

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.