Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Stranga butiko, La 1-2.
Aŭtoro(j): SCHWARTZ, Raymond
MARČEK, Stano
Eldonejo:Martin, 2008
ISBN:ne havas
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):kd
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 24,00 EUR (sen varimposto)
Nia opinio:Ĵus estas eldonitaj en Slovakio 2 KD-ojn kun la poemaro de la granda esperanto-humuristo R. Schwartz. La kodoj havas 37 plus 25 erojn, laŭtlegitajn de Stano MARČEK, la eldonisto mem. La nuntempe pli kaj pli moda maniero ankaŭ aŭskulti literaturajn verkojn speciale helpas en la lingvolernado, ĉar pere de la tekniko nun oni povas aŭdi sonmaterialojn stirante, promenante, sportante, dum dommastrumado kaj ĉiutagaj veturoj. Ni ne povas ne eluzi tiun oportunon. Do, ni speciale bonvenigas la novan iniciaton de Stano, per kiu nun signife povas riĉiĝi la sonbiblioteko de ĉiu esperantisto.Vi povas legi la tutan libron en PDF-formato en la eLibrejo.Por ne nur legi, sed ankaŭ sperti, jene aŭskultu specimenan poemon Optimismo el la unua disko. La eldonaĵo mendeblas ĉe UEA kaj ĉe la eldoninto.
Kreodato:2008-05-30 10:35:45
Lasta redakto:2011-04-19 23:24:00
Montroj:110420
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
fejfi je 2011-01-16 11:19:31    

Versoj de la alzaca bankoficisto Raymond Schwartz, kiu estis majstro de kalemburoj - vortludoj, ravigis min jam antaŭ sufiĉe longa tempo.
Ne eblas ne ĝui la ludon per diversaj signifoj de la vortoj en "Ne estas diferenco", ludon per kunmetitaj vortoj en "La diversaj aĝoj de l´ homo", historion kaj estontecon de E-movado en "Sibilla orakolas" aŭ ridi je tio, kio okazos, se el la frazo perdiĝos la komo, kiel okazis en "Miskompreno". Se al la ĉarmaj versoj aldoniĝos la agrabla voĉo, kiel estas tiu de Stano Marček, la ĝuo pligrandiĝos eĉ pli.
Kaj se oni hazarde trovas la aĉetproponon pri ĉi kompaktdiskoj en publikaj ne-esperantistaj retaj librovendejoj, oni nur povas admiri simplan "ruzecon", per kiu la aŭtoro provas proponi ĉi versojn al la „tuta mondo“. Eble per ĉi ago ni gajnos novajn esperantistojn...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.