Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Ilustrita Oficiala Radikaro Esperanta por Lernanto
Aŭtoro(j): PORTELLA, Luiz
Eldonejo:Pentuvio
ISBN:978-85-60661-05-3
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):vortaro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:
Nia opinio: Antaŭparolo de Emilio Cid Kelkaj homoj emas aldoni la finaĵon -o al vortoj de siaj gepatraj lingvoj. Sed tio igas Esperanton nekomprenebla al homoj de aliaj landoj. Do, ne estas bona ideo inventi novajn radikojn nur por ke Esperanto iĝu pli simila al iu gepatra lingvo. Pli bone ke Esperanto restu lingvo facila, regula, kaj internacia. Resume, ke ĝi restu kiel "la bona lingvo", kiel difinis Claude Piron. La progreso de nia socio postulas ja la uzon de novaj konceptoj, de novaj vortoj. Sed antaŭ ol krei neologismojn, ni devas kontroli ĉu ne eblas uzi la fundamentajn kaj oficialajn radikojn, por konservi la internaciecon, regulecon kaj facilecon de Esperanto.
Koni la Fundamenton de Esperanto kaj la Bazan Radikaron Oficialan estas devo de ĉiu bona Esperantisto. La Baza Radikaro Oficiala estas listo de vortoj faritaj de la Akademio de Esperanto, en kiu oni kolektis ĉiujn oficialajn kaj fundamentajn radikojn kaj listigis ilin laŭ ofteca kriterio. Krom tiu nepra graveco, ĉi tiu verko prezentata en alloga, portebla formato, estas bonega instruilo. Por flue regi lingvon oni devas pensi rekte en tiu lingvo, oni evitu tradukojn.
La rezultoj de rektaj metodoj estas ĝenerale superaj kompare kun metodoj, kiuj ofte uzas tradukojn. En ĉi tiu libreto la lernantoj povas konsulti la plej gravajn vortojn de Esperanto, kaj lerni ilin per Esperanta difino aŭ helpe de bildo. Tiel oni kreas rapidan vojon inter la koncepto kaj la vorto en Esperanto, sen la devojo de la traduko. Se dum leciono lernanto demandas tradukon de iu vorto, anstataŭ simple traduki ĝin, la instruisto povus laŭtlegi la difinon. Tiel la instruisto instruos Esperanton, per Esperanto. Ĉi tiu Ilustrita Oficiala Radikaro estas ege utila konsultilo, kiu devus esti en la poŝo de ĉiu lernanto de Esperanto. Emilio Cid-------------------------------

Nia redakcio gratulas la aŭtoron por la iniciato kaj vere pensas ke la libreto estas utila kaj facile akirebla (kaj pagebla) ilo en la manoj de ĉiuj komencantoj kaj komencintoj. Tamen atentu, ĉar la titolo povas misgvidi vin. La listo de radikoj ne rilatas al la akademia listo, nome estas en la libreto 16 el 2656 klarigitaj vortoj, kiuj ne estas oficialaj, tamen la aŭtoro opiniis ilin bazaj. Ankaŭ la klarigoj estas multloke alimaniere vortigitaj.
Por la sekva eldono (kaj por la reta aktualigo) ni konsilas unue peti la reviziadon kaj aprobon de la Akademio, ke la libreto merite portu la titolon "Oficiala Radikaro".

La libro elŝuteblas por surekrana legado ĉe nia Legejo.

Kreodato:2008-06-17 18:50:46
Lasta redakto:2017-03-16 12:27:49
Montroj:40515
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 35; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 35
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
Przemysław Wierzbowski je 2009-09-16 11:36:30    

vere bonega listo de vortoj por chiu komencanto, kiu povas certi, ke lia vortprovizo estos ne-neologisma. Tre helpaj estas ankau bildetoj, bone desegnitaj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.