Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Detektivu pri la krimo de Katrina
Subtitolo:Ekzercaro kreita por la rakonto de Sten Johansson
Aŭtoro(j): KOVÁTS, Katalin
Eldonejo:E-duKati, 2008
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):ekzercaro
Nivelo:B1
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:UEA: 9,00 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La ekzercaro paŝon post paŝo helpas kompreni kaj prilabori la legolibron Krimo de Katrina, verkita de Sten Johansson. Ĝi estas la unua libro de la Katrina-serio. Pri ĝi vi povas legi detale en nia KATALOGO.
La nun pretigita kajero enhavas po 4-5 variajn ekzercojn por ĉiu ĉapitro. Prilaborante la ekzercojn la legantoj povas spertiĝi pri la uzo de pluraj gravaj elementoj de baza gramatiko, kiel ekzemple akuzativo, pronomoj, prepozicioj, korelativa tabelo ks, kaj samtempe ekhavi geografiajn kaj historiajn konojn. Ne lastokaze ankaŭ tio gravas ke post legado kaj profunda kompreno de (eble la unua) legolibro en Esperanto oni pli multe kaj pli volonte legos aliajn librojn en la lernata lingvo.
La ekzercaro (pretigita baze de la dua eldono de la libro) uzeblas dumkurse kaj por individua lernado. La aldonitaj solvoj helpas en la kontrolo de la laboro. Ĉiuokaze ne valoras aĉeti al ekzercaron sen la romano mem.
La materialo kostas 9 eŭrojn kaj akireblas ĉe UEA, aŭ mendeblas kaj la ekzercaro kaj la romano kune kontraŭ 12 eŭroj plus sendoksotoj ĉe katalin(ĉe)ikso.net.
Jen eblo por vidi surekrane la unuan ĉapitron en PDF-formato.
Kreodato:2008-07-15 20:10:32
Lasta redakto:2011-10-05 22:57:07
Montroj:51798
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

4.
bevmaker je 2009-09-05 08:12:01    

tre bone

3.
Hazel Green je 2008-11-25 05:50:36    

Dankon kara Katalin pro ĉi tiu alloga aldono al la materialo por ĝuebla lernado de Esperanto. Ni ofertas la ekzercaron (kun La Krimo de K. mem) per la korespondkursa servo de Aŭstralia Esperanto-Asocio. Jen esperanta traduko de mia (angla) priskribo de „Detektivu” en la retejo por korespondaj kursoj:

„Detektivu pri la krimo de Katrina, de Katalin Kováts, estas distra bunta ekzercaro, bazita sur la lernolibro la Krimo de Katrina. Por ĉiu ĉapitro estas kelkaj ekzercoj por firmigi kaj etendigi vian komprenon kaj uzadon de Esperanto. Samtempe, la libro helpas vin scii iom pli pri eŭropaj historio kaj geografio, kaj kuraĝigas iom da esploro pri esperanta kulturo. ”

2.
Lydia Lindla je 2008-08-20 11:47:36    

Tre bonaj kaj klaraj ekzercoj.

1.
Lydia Lindla je 2008-07-16 08:18:18    

La ekzerco bone atentigas lernantojn uzi esprimojn ĝuste.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.