Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Germana-Esperanta-Pola etvortaro pri Lingvo kaj Komunikado
Aŭtoro(j): KOUTNY, Ilona
BROSCH,C.
JASKOT, M.
VOGT, H.
Eldonejo:Prodruk, Poznan, 2008.
ISBN:978-83-89887-99-3
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):vortaro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 9,90 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto, germana, pola
Nia opinio:La poŝlibreto estas la dua ero de la projekto SET (Strukturita esperanta temvortaro), ĝemeleldonaĵo de Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Lernado kaj Laboro kaj Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Homa vivo kaj Loĝado, verkitaj de la sama aŭtorino. La unua versio de la libro Angla-Esperanta-Hungara versio aperis pli frue. La nuna libro estas iom ampleksigita, nome al la komunika parto estis aldonitaj du ĉapitroj kaj ankaŭ la ekzercoj plivastiĝis en la germana eldono. La vortareto enhavas 1200 vortojn kaj esprimojn en la unuopaj temoj kaj celas ĉefe progresantojn, kiuj intencas riĉigi sian vortprovizon pri lingvo kaj komunikado. La unua ĉapitro pri lingvoj kaj lingvistiko prezentas la bazajn nociojn rilatajn al lingvoj, gramatiko kaj diversaj terenoj de lingvistiko, kiujn koni necesas por ĉiuj lingvolernantoj. La lingvistikaj ĉapitroj de la vortaro bone uzeblas kiel lingvistika terminaro, manke de lingvistika terminaro en Esperantujo.La dua ĉapitro pri komunikado praktike donas bonan kolekton de ĉiutagaj parolturnoj, plenaj je frazeologiaj esprimoj. Sub la du grandaj ĉapitroj viciĝas subtemoj kun vortartikoloj kun ĉefaj nocioj kiel kapvortoj. La vortoj kaj esprimoj estas listigitaj en tri paralelaj kolumnoj: germana, esperanto kaj pola. La tipografie eligitaj kapvortoj sekvas unu la alian en iu pragmatike logika ordo, tiel personoj, alkutimiĝintaj al laŭalfabetaj listoj povas havi malfacilaĵojn. Sub la kapvortoj la esprimoj grupiĝas jene: ● la diversaj tipoj de la kapvortoj; > verboj kaj rilataj esprimoj;○ adjektivoj; ♣ vortoj, asocieblaj al la kapvorto. Fine de la libro troviĝas kelkaj modelekzercoj por montri kiel oni povas efike uzi la vortareton. La du temojn prezentas vortmapoj, listo de demandoj pri ili, ekzercoj kiel 'listigu', 'pripensu kaj diskutu iun temon' kaj hejmtaskideoj. La vortaro unuavice celas la lernantojn de E-o, sed utilas ankaŭ en la studoj de la germana kaj/aŭ pola lingvoj. Aŭskultu intervjuon kun Ilona Koutny, faritan de de Pola Radio pri la vortaro: Ĝi aŭskulteblas ĉi tieLa vortaro aĉeteblos ĉe UEA (ekde septembro), kaj jam nun ĉe la aŭtorino mem. La prezoj por A kaj B-landanoj estas 9.9 kaj 5 eŭroj, kaj je mendo de tri ekzempleroj validas triona rabato.
Recenzoj:Iom pli ol recenzo de Michel Duc Goninaz el La Ondo de Esperanto, 2005. N 6 (128).
Kreodato:2008-07-27 17:10:12
Lasta redakto:2011-02-11 15:08:15
Montroj:36255
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.