Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Bona Espero
Subtitolo:idealo kaj realo
Aŭtoro(j): DOBRZYŃSKI, Roman
Eldonejo:STANO MARČEK 2008
ISBN:978-80-89312-10-8
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):movadhistorio
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: La libro ekde septembro aĉeteblos en la libroservo. EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La ampleksa dokumentlibro, verkita rezulte de okmonata ĉeesto kaj intervjuado de la gvidantoj de la brazila infanzorgejo Bona Espero prezentas al la legantoj ĝian historion kaj la heroan lukton de ĝiaj esperantistaj gvidantoj. Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia detale rakontas pri sia vivo, decido ekloĝi en Bona Espero kaj lukto dum 30 jaroj por la konstruo kaj sukcesigo de la porinfana instituto.
Roman demandis, foj-foje kruele, ĉiam scivole kaj ricevinte respondojn ilin li reverkis. La dialogforma libro katenas la leganton, mirigas pri la kuraĝo kaj sindediĉo de Ursula kaj Giuseppe kaj elvokas grandan kaj sinceran admiron de ili.
Vivi tie kaj tiel oni povas nur helpe de bona kaj plena espero. En ALTA PARADIZO regas amo kaj Esperanto kaj saviĝas centoj da infanoj.
Legu la libron por lerni ion tre gravan pri nia movado kaj forto de espero kaj Esperanto.

Fine jen citaĵo el la librofino, alvoko por estontaj volontuloj:
"Por la dua jarkvindeko Bona Espero bezonas novajn kolibrojn (voluntulojn) laŭ jenaj dekalogo:
1. Ami la naturon laŭ ĉiaj formoj, inkluzive alies infanojn;
2. Posedi ian financan sendependecon por eviti la frustraciojn de monaĥeja vivo;
3. Havi emocian ekvilibron alvenante prefere kun kolibro de malsama sekso
4. Ne havi kutimojn kiel fumo, alkoholo, drogo, pigrecon, klaĉemo, envio ktp.
5. Praktike koni fakojn kiel: instruado, infana psikologio, administrado, agrikulturo, elektro-mekaniko, hidraŭliko, masonado, kuirado, ktp ktp;
6. Konante tiujn faktojn, kapabli kaj voli praktike fari ĉion, laŭeble .... per nenio!
7. Ne esperi kaj fidi je la registaro, ĉar en regionoj kun malmultaj voĉdonantoj ĉiuj registaroj estas forlasemaj;
8. Ne plendi se la labortago estas 24 hora, la semjano 7-taga kaj la salajro - ĉeko en la "Banko Dio-Pagos-Vin".
9. Esti esperantisto, kio ne necese signifas flue paroli Esperanton (la lingvon ini lernas en tri monatoj), sed havi sintenon tutmondan kaj ekumenan.
10. Doni daŭre bonan ekzemplon!

Se kelkaj kolibroj, leginte ĉi tiun libron, sentas sin vokitaj, skribu al:
Bona Espero, Caixa Postal 37, Alto Paraiso de Goiás, 73.770-000 Brazilo, bona espero(ĉe)terra.com.br
La libro baldaŭ aĉeteblos en la libroservo de UEA.
Kreodato:2008-07-27 21:20:29
Lasta redakto:2008-08-03 10:36:43
Montroj:54954
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

2.
fabienne berthelot je 2008-08-03 11:02:49    

Tiu ĉi dialogforma rakonto shajnas esti Holivuda filmo. Unua epizodo:
blonda knabino transvivinta la militon eĉ foje danke al Hitler iĝas
esperantistino esperplena je paco kaj frateco. Dua epizodo: ŝi
renkontas belan genian italon, ili partoprenas la novan riĉiĝantan
Eŭropon. Tria epizodo kaj plej longa: ili ĉion vendas kaj foriras al
la koro de Brazilo por savi la utopion de esperantistaj bonvolemuloj:
krei esperantistan bienolernejon por lokaj infanoj kiuj siatempe konis
nur malsaton kaj analfabetismon. La heroa paro dediĉas sian vivon al
instruado, edukado, konstruado, vestaĵlavado, legomsenŝeligo kaj
aliaj miloj da penigaj taskoj. La rezulto estas "bona espero",
paradizo kiu sukcesis krei sanon kaj edukon, bone edukitajn
instruistojn kaj administraciantojn en la regiono. Bona Espero iĝis
fama pro sia lernejo kaj esperanto en la tuta ŝtato. La rakonto foje
estas nekredebla: ĉu tiuj herooj modestaj vere sukcesis gajni kontraŭ
la inundoj, kontraŭ la ĵaluzo de frustritoj, kontraŭ la perfortemo de
iuj patroj, kontraŭ la ignoro kaj izoleco ?!!!!! Tiu aventuro estas "korskua" kaj emigas al surgenuigho antaŭ Ursula kaj Giuseppe,
vivantaj herooj kiujn ni povis vidi en kongresoj kiel simplajn
esperantistojn. Ili, dank'al la talento de Dobrzynski, malebligas
kabei: Esperanto havas konkretan celon kaj utilon, ne estas nur ilo.
Ĝi finfine bonesperigas….

1.
Imre Szabó je 2008-08-03 10:58:03    

Modela, atentokapta libro pri modela agado! Venas al mi en la kapon verso de Endre Ady: (Esperante nur en prozo): "Naskiĝis grandaj aferoj nur kiam estis kuraĝaj, kiuj aŭdacis". Gratulon al la geedzoj Grattapaglia kaj al S-ro DOBRZYŃSKI!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.