Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Interlinguistische Beiträge
Subtitolo:Zum Wesen und zur Funktion internationaler Plansprachen.

(Interlingvistikaj kontribuoj. Pri la karaktero kaj funkcio de internaciaj planlingvoj. Editorita de Sabine Fiedler)
Aŭtoro(j): BLANKE, Detlev
Eldonejo:Peter Lang. Frankfurt am Main. 2006.
ISBN:3-631-55024-3
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):interlingvistiko
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:plenkreskuloj
Aĉeteblo:UEA: 75,00 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):germana
Nia opinio:La libro estas kolekto de 14 fakaj, antaŭe jam publikigitaj germanlingvaj studoj, verkitaj aŭ prilaboritaj de Detlev Blanke, renoma germana interlingvisto.La aŭtoro traktas en la unua ĉefĉapitro (jene legeblas la detala dulingva enhavtabelo) la ĝeneralan situacion de interlingvistiko kaj planlingvoj, en la dua ties sciencpolitikajn aspketojn. En la tria ĉapitro la planlingvoj estas analizataj el leksikografiaj vidpunktoj. La fina parto de la libro traktas tradukaspektojn de la planlingvoj. La librofinaj bibliografiaj listoj, kompilitaj kun la nekredebla profesia precizeco de la aŭtoro formas riĉan fonton por pluaj studoj kaj informiĝo eĉ por tiuj intersiĝantoj, kiuj cetere ne komprenus la germanlingvajn artikolojn de la kolekto.La libro havas ankaŭ detalajn indeksojn, laŭteman kaj laŭpersonan, pluse helpas la legantojn. La eldonaĵo aperis ĉe Peter Lang, prestiĝa eldonejo, sed bedaŭrinde en malgranda kvanto por tio, ke ĝi estu malaltpreza. La prezo ĉe la eldonejo estas 56,50 EUR + sendokostoj. Oni mendu per info(che)peterlang.com kaj rigardu ĉe www.peterlang.com.La aŭtoro atentigas, ke sur p. 67 estas iom terura eraro, dua linio de supre la jarindikoj por la Volapukkongresoj devas esti 1884, 1887, 1889.Dankon al la sinjoro Blanke pro tio, ke li donacis la libron al nia Katalogo.
Recenzoj:Věra Barandovská-Frank: Recenzo en IpI57- 2-06Andreas Künzli: Interlingvistikaj kontribuaĵoj sciencnivele, (Revuo Esperanto n-ro 1200 (2), Februaro 2007)
Kreodato:2008-09-26 23:00:25
Lasta redakto:2011-09-07 06:52:48
Montroj:54302
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.