Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Sprachenpolitik und Sprachkultur
Subtitolo:(Serie Sprache, System und Tätigkeit [Herausgeber der Serie: Inge Pohl und Karl-Ernst Sommerfeld] Bd. 57).
Aŭtoro(j): BLANKE, Detlev
SCHARNHORST, Jürgen (2007, Hrsg.)
Eldonejo:Frankfurt/Main, Berlin, Bern, Bruxelles, New York, Oxford, Wien: Internationaler Verlag der Wissenschaften Peter Lang, 2007
ISBN:978-3-631-55592-7
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):interlingvistiko
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:plenkreskuloj
Aĉeteblo:
Lingvo(j):germana
Nia opinio:La libro, rezulto de komuna konferenco de la germana Societo pri Interlingvistiko kaj alia lingvistika societo el Berlino (2005) kaj eldonata de prestiĝa profesia scienca eldonejo, traktas lingopolitikajn kaj lingvokulturajn problemojn, aparte sub la aspektoj de la problemriĉa interkultura kaj lingva komunikado en Europa Unio. Post enkonduko de la konata germana germanisto Jürgen Scharnhorst pri la temo la sekvaj ĉapitroj traktas la situaciojn en Ĉeĥio (Vít Dovalil), Francio, Hispanio, Italio (ĉiuj tri Johannes Klare) kaj Nederlando (Wim Jansen). Aparte menciindas la kontribuoj de Gerhard Stickel (iama prezidanto de la en Germanio ĉefa Instituto por Germana Lingvo, Mannheim) pri klopodoj kunigi kaj aktivigi lingvoprotektajn instituciojn en Europo (European Federation of National Institutions for Language, EFNIL), de Sabine Fiedler (komparo de Esperanto kaj la angla kiel internaciaj komunikiloj), Rudolf Fischer (pri la malalta scio de la angla en Germanio) kaj de Detlev Blanke ( ingvopolitikaj rolo kaj rezultoj de Esperanto). La en 2008 jam dua eldono pruvas la fortan intereson pri la libro, kiu en deca maniero enkadrigas Esperanton en la ĝeneralan lingvopolitikan kadron.La eldonaĵo aperis ĉe Peter Lang, prestiĝa eldonejo La prezo ĉe la eldonejo estas 49,40 EUR + sendokostoj. Oni mendu per info(che)peterlang.com kaj rigardu ĉe www.peterlang.com.
Recenzoj:1) En LPLP 3/08 aŭ 1/09 aperos recenzo de de Seán Ó Riain. Vi jam povas legi ĝin ĉi tie.2. Vĕra Barandovská-Frank: Libro pri lingvaj politiko kaj kulturo. Aperis en Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft" 2007, numero 4, pj. 189-190..
Kreodato:2008-10-11 14:25:58
Lasta redakto:2019-01-18 18:41:16
Montroj:51661
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.