Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Concise Encylopedia of the Original Literature of Esperanto 1887-2007
Subtitolo:Konciza enciklopedio pri la originala literaturo en esperanto 1887-2007, mallonge CEOLE
Aŭtoro(j): SUTTON, Geoffrey
Eldonejo:Mondial. New York. 2008.
ISBN:978-1-59569-090-6
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):literaturo
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:plenkreskuloj
Aĉeteblo:UEA: 45,00 EUR (sen varimposto)
FEL: 53.00 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):angla
Nia opinio:'Konciza enciklopedio pri la originala literaturo en Esperanto 1887-2007' (mallonge 'CEOLE') estas anglalingva enciklopedia konsultlibro verkita de Geoffrey Sutton pri la originala literaturo en esperanto, eldonita de Mondial en 2008.CEOLE estas ĝis nun la plej ampleksa kaj kompleta konsultlibro pri la temo. La libro priskribas la evoluon de la originala E-literaturo de la modestaj komencoj en 1887 ĝis ĝia internacia uzo en ĉiu literatura ĝenro en la nuntempo. Ĝi dividas la historion de la esperantlingva literaturo en 5 periodojn. El ĝiaj 728 paĝoj, 67 estas dediĉitaj al bibliografioj. Esperanto estas la sola internacia planlingvo kiu fariĝis vera literatura lingvo por granda, mondskala lingvokomunumo. La verko estas revelacio por studantoj de kompara kaj monda literaturo kaj por ĉiuj niaj samideanoj kiuj interesiĝas pri literaturo, kulturo.Kio estas fakte en la dika libro? • enkonduka artikolo de Dr. Humphrey Tonkin• ĝenerala enkonduko al Esperanto-literaturo, ĝia historio, evoluo kaj modernaj tendencoj• unuopaj enkondukoj al la kvin aparte traktataj periodoj de la literaturo• ĉirkaŭ 300 artikoloj pri la plej gravaj aŭtoroj kaj iliaj verkoj en kronologia ordo kun biografioj kaj kritikoj• specimenoj de la plej bonaj aŭtoraj verkoj• enkonduko al la lingvo mem, ĝia lingvistika strukturo• detalaj biografiaj notoj kaj indekso La libro rete konsulteblas ĉi tie.
Paĝo pri la libro ĉe MONDIAL.

Recenzoj:Seán Ó Riain: Trezoro de nia literaturo, Esperanto dec/2008.
Kreodato:2008-11-27 20:27:25
Lasta redakto:2011-09-07 06:39:20
Montroj:42352
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.