Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Springboard to Languages
Aŭtoro(j): GUBBINS, Paul
DAVIES, Simon
Eldonejo:Springboard
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):dvd
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:infanoj
Aĉeteblo:UEA: 3,30 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):angla, Esperanto
Nia opinio:Atingis nian redakcion raportfilmeto prezentanta mallonge rezultojn de la Springboard (Lingvolanĉilo)-projekto. La celgrupo estas ekstermovadaj spektantoj al kiuj la pedagogoj parolas pri tio kiel funkcias Esperanto, instruata kadre de la projekto en unu el la eksperimentaj lernejoj, en la bazlernejo SCORTON (Lancashire, Britio).Estis intervjuata la direktorino de la lernejo kaj la instruistino de la klaso, kiuj tre pozitive listigas la avantaĝojn de la lernado de Esperanto kaj ilustras la diraĵojn per bonaj ekzemploj. Dum la filmo videblas scenoj de la enklasa vivo kaj prezentas sin ankaŭ lernantoj. La materialo estas en la angla lingvo, sed legeblas subskriboj kaj en Esperanto kaj en la angla. La filmeton ni tre konsilas akiri al ĉiu, kiu ie havas eblon paroli pri la propedeŭtika valoro de Esperanto, devas konvinki instancojn aŭ fakulojn pri la lernfaciligaj valoroj de la lingvo. Gratulojn al la projektogvidantoj ke ili ne nur mirinde bone kaj utile laboras, sed pensas ankaŭ pri la raportado kaj produktado de varbmaterialo, per kiuj ankaŭ aliaj kolegoj povas atingi prestiĝan pozicion por la instruado de la lingvo. Pri la projekto legu pli en nia paĝaro Lingvolernigaj projektoj aŭ vizitu rekte la anglalingvan paĝon de la projekto: www.springboard2languages.org. Pliaj eldonaĵoj de la projekto videblas ĉi tie.
Kreodato:2008-12-14 17:25:09
Lasta redakto:2011-09-07 08:50:05
Montroj:95079
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.