Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Cours rationnel d'Espéranto
Aŭtoro(j): SAT-Amikaro
Eldonejo:SAT-Amikaro. Paris. 2006.
ISBN:2-9525753-0-4
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:plenkreskuloj
Aĉeteblo:UEA: 12,00 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):franca
Nia opinio:La libro estas la 10a eldono de lernilo, verkita en 1921, fare de Jean Habert kaj Marcel Boubou. La seria eldono kaj sukceso igis la nuntempajn kolegojn revizii, renovigi la materialon, aktualigi la vortostokon, aldoni la nun uzatajn terminojn kaj riĉigi la libron pere de ilustraĵoj. La eldonaĵo tamen ne fariĝis moderna lernilo, kiu korespondas al la nuntempaj pretendoj, nome ĝi preparas ne al la komunikado, parola interŝanĝo, sed restas je la klasika metodo, lernigas la lingvon pere de gramatikaĵoj kaj tradukigo de tekstoj kaj demandoj. (La solvoj ĉiam troveblas fine de la koncernaj lecionoj). La lernadon helpas la detalaj klarigoj kaj ekzemploj, kaj la lecionfinaj vortolistoj, grupigitaj laŭ vortospecoj. La libro taŭgas por memlernantoj, kiuj prepariĝas per teoria lerno de la lingvo al ĝia praktika uzo iam dum renkontiĝoj, kunvenoj kaj vojaĝoj. Ni tamen atentigu ilin, ke enŝteliĝis pluraj tajperaroj (ĉefe en al franca parto) kaj estas iom nebula la fonetika enkonduko de la libro. Tre valoran parton de la materialo formas la legaĵserio pri la Esperanto-kulturo kaj movado, kiuj en la franca liveras multajn interesajn informojn. Mendeblas ĉe UEA, SAT kaj en la grandaj francaj libroservoj. Ni scivole atendas la opiniojn pri la libro de tiuj, kiuj uzis ĝin kun grupo aŭ mem lernis pere de ĝi Esperanton.
Kreodato:2009-01-24 00:43:25
Lasta redakto:2017-03-16 12:03:42
Montroj:21087
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 5; Mezuma noto: 3.6; | Aldoni propran opinion

5.
elinjo je 2018-06-19 14:19:08    

La lernolibro Cours rationnel d'Espéranto en sia deka eldono de 2006, kvankam iom eksmoda pri sia aspekto, kelkaj el siaj vortelektoj kaj sia metodo gramatika-traduka montras laŭ mi certan valoron pro bone prezentata kaj kompleta progresiva enhavo. Tiu kvalito ebligas al la lernantoj turni sin al ĝi ekster la kursotempoj por trovi tujan respondon al gramatika demando. Tamen nepre necesas anstataŭigi ĝiajn ekzercojn (aŭ almenaŭ kompletigi ilin) per pli variaj aliaj.
Dua kvalito estas, ke ĝi prezentas fine de ĉiu ĉapitro tekston en la franca pri Esperanto kaj esperanta movado, kio partoprenas al motivigo de la komencantoj.
Do entute, konscia pri la malmoderneco de la lernolibro, mi ne povas konsili ĝin al ĉia lernonto aŭ instruanto sed mi opinias, ke ĝi povas esti taŭga por serĉantoj de klasika lernilo kaj malinterretemuloj. La aliaj turnu sin al nuntempaj modernaĵoj.

4.
Patrick75 je 2015-05-24 21:07:34    

Tiu ĉi lernolibro estas nacilingva kaj celas franclingvanojn. Mi mendis ĝin antaŭ du jaroj kaj mi ĝin trafoliumis de tempo al tempo. Kompare kun la samspecaj italaj nacilingvaj lernolibroj pri Esperanto, tiu instruhelpilo estas pli alloga (buntkolora) kaj interesa (prezento kaj riĉeco). Ĝi estas malpeza kaj enhavas malpli ol ducent paĝojn; do oni povas facile kunporti kaj legi ĉie. Eĉ la prezo estas alloga. La libro prezentas dek sep lecionojn. En la unua parto estas reguloj pri la prononco kaj listo de vortoj ripetendaj por lerni kiel oni devas elparoli la literojn. Poste oni tuj atakas per teksto (literaturaĵo) tradukita de L.L Zamenhof (La virineto de maro), eble tio por montri la aplikeblecon de la lingvo en pluraj kampoj kaj sekvas la franca traduko kaj informoj pri Esperanto (historiaj informoj). La lecionoj enkondukas gramatikerojn kaj leksikaĵojn. La klarigoj estas simplaj, tie detale kaj tie malpli detale. La ekzercoj estas ĉefe tradukaĵoj kaj respondoj al la demandoj pri la tekstoj rilatantaj al diversaj temoj (familio, loĝado, la homa korpo ktp). Multaj ilustraĵoj helpas al la kompreno kaj igas la libron "pli moderna". Ĉiu leciono finiĝas per historiaj informoj pri Esperanto kaj ties movado. Certe ĝi estas unu el la plej allogaj lerniloj inter multaj tradiciaj, kaj fidelaj al la gramatika-traduka metodo. Ĝi taŭgas por memlernado kaj por grupa kurso, tamen la ekzercoj (tradukoj de frazoj) miaopinie ne estas stimuligaj por la lernantoj, same por la longaj vortlistoj: ne utilas lerni tiom da ili kaj ĉion parkere sen kunteksto. Uzenda lernolibro sed ĝi estas kompletigenda per aliaj instrumaterialoj (laŭ la tempo je sia dispono kompreneble) kaj aktivaĵoj.

3.
annie je 2014-02-18 13:26:59    

La titulo de la libro estas ne nur cours rationnel, sed ankaŭ "complet" kaj ĝi vere estas kompleto, ĉar per tiu libro, oni povas lerni multajn vortojn. Ĉiu temo enhavas sufiĉe longan liston de vortoj. La temoj estas iomete tro eksmodaj kaj la lernantoj devas esti tre seriozaj por havi la volon lerni tiel multe da vortoj parkere.

2.
Katalin je 2009-01-25 11:34:26    

Koran dankon, Pierre por la komento.
Tio signifas, ke ne sufiĉas la ekzercoj en la libro mem. Mi tute konsenetas, kaj nun mi aldonu al la prezento.

1.
Pierre Le Vern je 2009-01-25 11:07:31    

Mi uzas la libron kun mia grupo, sed nur kun la komencantoj. Ili povas kontroli, kiam ili estas seriozaj la solvojn de la ekzercoj.
Mi aldonas ofte ekzercojn el la lerniloteko por kontroli iliajn progresojn.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.