Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Dictionnaire de poche / Poŝvortaro
Subtitolo:Français–Espéranto - Espéranto-Français
Aŭtoro(j): ANDRIEU, André (red)
Eldonejo:SAT-Amikaro
ISBN:2-9508809-7-5
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):vortaro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:plenkreskuloj
Aĉeteblo:UEA: 5,40 EUR (sen varimposto)
FEL: 5.00 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):Esperanto, franca
Nia opinio:La malgranda libreto estas reduktita versio de la 'Dictionnaire Pratique' kaj celita por esti utila, kunportebla helpilo por komencantoj. Ĝi enhavas kelkpaĝan resuman gramatikon kun modelfrazoj el la praktika vivo kaj la du ĉefpartojn: vortarojn Franca-Esperato kaj inverse. La kapvortoj estas kompletaj vortoj, nenio indikas la radikojn. Same ne aperas subnocioj. Ties serĉadon la redaktoro kaj liaj kunlaborantoj (Jean-Luc Tortel, Henri Nusbaum kaj Jean Sella) konsilas fari en la pli grandaj vortaroj. La ĉarma libreto utilas kiel unua helpo al franclingvaj komencantoj. Kaj nur por ili, ĉar tiuj, kiuj imagas ĝin utila por lerni la francan, trovas neniun subtenon pri konjugaciformoj, genro de substantivoj ktp. Sed fakte ne tio estas la celo de la libro. Ni konsilas ĝin por komencantoj kaj kiel utilan propagandilon, donacon por varbataj estontaj esperantistoj.
Kreodato:2009-02-05 22:32:12
Lasta redakto:2011-09-07 06:36:43
Montroj:33907
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 3; | Aldoni propran opinion

2.
Yentl0Rose je 2023-11-14 20:13:36    

Tiu libreto estas la unua Esperantaĵo kiun mi iam tenis en manoj, tamen mi ne povas honeste diri ke mi multe uzis ĝin. La vortareto estas taŭga ilo por varbado aŭ unua ekkono kun la lingvo por franclingvanoj. La malgranda formato ebligas facilan kunporton kaj alireblon, sed ĝi estas tre limigita, kaj en hodiaŭa mondo certe ekzistas multe pli detalaj retaj vortaroj, eĉ pli facile uzeblaj. Mi konsilas ĝin do ĉefe kiel varbilo aŭ donaco por scivolemuloj, kiel ankaŭ mi unue ricevis kaj poste trandonis ĝin.

1.
Bernadox je 2014-07-05 19:31:43

Mi ne scias, ĉu la vortareto estas "ekonomia sukceso". Mi certe preferus mobi-version de la vortaro de Waringhien por la poŝtelefono. Jen ĝia html-versio en la reto:

http://esperilo.be/publications/sat/

Kaj jen kelkaj fonaj informoj pri ĝi:

http://www.ipernity.com/blog/bernardo/746225

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.