Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperanto por lernejaj klasoj 2.
Subtitolo:Paroliga metodo kun ekzercaro
Aŭtoro(j): BARBOZA, Josias
Eldonejo:Unio Planeda - BEL - Braziljo 2010.
ISBN:978 85 60335 02 2
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:B1
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:infanoj super 10 jaroj
Aĉeteblo:UEA: Aĉeteblos ekde aŭtuno kontraŭ ĉ. 18 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:Fine de aprilo 2010 a la bona novaĵo pri la eldono de la dua, definitiva volumo de la lernilo, prezentita en 2009, dum UK en Bjalistoko. La kompleto Esperanto por Lernejaj Klasoj konsistas el du bunte ilustritaj porlernantaj libroj (volumo 1 kaj 2) kun ekzercaroj kaj sonKD-oj. Krome, la instruisto havas por ambaŭ niveloj gvidlibron kaj helpan tekon, kun preseblaj murbildoj kaj murfrazaro, flankaj tekstoj kaj ekzercaroj.La porlernanta son-KD enhavas la ĉefajn enkondukajn tekstojn de la lecionoj, kiuj estas rol-ludataj de esperantistaj “aktoroj”. Tio donas al la lecionoj certan viglecon, havas efikon de motivigo. La instrukompleto agordiĝas kun la rekomendoj de la Konsilio de Eŭropo en sia Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) por lingvolernado, instruado kaj pritaksado, kiu celas unuecigi la mezuradon de lingvokapablo de lernantoj kaj kandidatoj al atestiloj pri fremda lingvo.Tutvasta mondskala uzo de la lerniloj plifaciligus la internaciajn kunlaborprojektojn. La dua volumo kaj strukture kaj enhave estas daŭrigo de la unua libro, ĝi startas de forta B1 nivelo kaj librofine la lernantoj atingas la nivelon B2. La uzantoj de la lernilo povos havi nekutiman problemon pro la abundeco de materialoj. Se oni ne havas sufiĉe da lecionhoroj, la instruanto devas elekti el la ekzercoj kaj dialogoj de la unuopaj lecionoj. Kia malofta riĉeco! La metodo estas baze paroliga, la materialo konstruiĝas je riĉe ilustritaj kaj variaj dialogoj, kiuj plej ofte el multaj vidpunktoj ekzercigas kaj reekzercigas la lernendaĵojn. La gramatiko trateksas la libron, prezentiĝas en klaraj kaj bone strukturigitaj resumoj. Ilustritaj ekzercoserioj helpas la alproprigon. La leksiko retroveblas en la librofina indekso kun indikoj de la koncernaj lecionoj. La libro servas ankaŭ kiel laborkajero, la paperkvalito facile ebligas plenumi skribe la ekzercojn kaj taskojn, fari notojn en la libro. La gvidlibro de la instruisto (fakte kopio de la libro de la lernantoj) havas en ĉiuj paĝoj flankan kaj suban marĝenojn, kun notoj kaj sugestoj pri plej efika maniero enkonduki aŭ gvidi tiun aŭ sekvontan instruunuon aŭ paroligilojn. Tiuj notoj kaj sugestoj multe faciligas la prepariĝon de la instruisto kaj ŝparigas al ŝi/li tempon kaj energion. Fakte, laŭ tiu ĉi soci-funkcia metodologio la instruisto ne "instruas", sed "reĝisoras" la grupan lernadon, tial kolegoj ankaŭ kun malpli da spertoj povas sukcese uzi la materialon. La helpa teko senpage elŝuteblas el la retejo de la projekto kaj povas esti libere modifita de la instruisto laŭ ŝiaj/liaj bezonoj.La por la materialo lanĉita retejo Lerneja klasoj kun klarigoj, specimenoj kaj elŝuteblaj dokumentoj helpas la kunlaboron de la internacia uzantaro. Detalan analizon pri la libro bv. legi en la artikolo de Paulo Nascentes, trovebla en la suba rubriko de Recenzoj. Nia redakcio tre bonvenigas la kompleton kaj gratulas la aŭtoron kaj lian teamon pro tiu valorega kaj riĉa materialo. Ni esperas ke ĝi estos konata kaj uzate vastskale en la tuta mondo. La porlernanta kaj la porinstruista libro kostas po 18 eŭrojn inkluzive de la son-kodoj (sama por lernanto kaj instruisto). La materialo espereble baldaŭ mendeblas ĉe BEL, kie aĉeteblas jam la unua volumo.Kiel specimenon bv vidi tipan lecionon kun metodikaj konsiloj el la dua volumo. La nova kompleto (lernolibro kaj instruista gvidlibro kun po unu KD) aĉeteblos dum UK en Havano kaj poste ĉe UEA. Se vi bezonas pliajn informojn aŭ volas jam nun aĉeti la librojn, kontaktu rekte la aŭtoron.
Recenzoj:Paroligante la lernantaron verkis: NASCENTES, Paulo / BRAZILEI, n-ro 5/2007

Katalin Kováts: Brazilo pretiĝas por la tutlanda instruado de Esperanto.(Esperanto, 2010, decembro)

Gražina Opulskienė: Trafe al celo: recenzo de Esperanto por lernejaj klasoj: La Ondo de Esperanto, 2011, №8–9 (202–203). Rete: http://sezonoj.ru/2011/08/recenzo/
Kreodato:2009-06-13 09:35:28
Lasta redakto:2011-09-07 19:32:27
Montroj:86286
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 49; Viaj elŝutoj: 0

Barboza_cherpajho el Lec 26 paghoj 7-15 de libro 2  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 49
Kreodato: 2011-01-13 12:08:05

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
Monika je 2010-05-01 15:16:28    

Kara Josias,
Mi ankoraŭ ne havas la duan volumon, sed mi ja povis vidi ĝin en Bjalistoko dum la UK. Jam tiam ĝi estis plaĉa, kaj mi certas, ke ekde tiam ĝis nun vi alportis al ĝi ankoraŭ pli da plibonigoj. Mi ĝojas, ke vi sukcesis realigi ĝin kaj elkore gratulas vin! Amike, Monika

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.