Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Landnomoj
Subtitolo:Speciala eldono de BRAZILEI
Aŭtoro(j): Akademio de Esperanto
WENNERGREN, Bertilo
Eldonejo:Brazilei - Oportuno, San-Paŭlo 2009
ISBN:ne indikita
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lingvistika libro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:plenkreskuloj
Aĉeteblo:
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:Kune kun la 11a eldono de la revueto Brazilei, la sekcianoj kaj abonantoj ricevis kroman 60-paĝan broŝuron. La speciala eldono entenas la liston de landnomoj freŝdate ĝisdatigitan de la Akademio de Esperanto plus serion da kvar artikoloj verkitaj de la akademiano, Bertilo Wennergren – cetere Direktoro mem de la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro – kiu analizas la ĝisdatigojn fare de la Akademio.La artikolojn Brazilei aldonis pro la valoraj kaj ekvilibraj argumentoj de la aŭtoro pri tiel tikla punkto de nia lingvo. Ili unuafoje publikiĝis en la vizitinda retejo http://lingvakritiko.com/. La papera versio de la broŝuro Landnomoj estas ekskluzivaĵo de la sekcianoj kaj abonantoj de BRAZILEI, sed PDF-versio de la verketo estas libere elŝutebla el ilia retejo . Musklaku tie ĉi por elŝuti ĝin.Interesiĝantoj akiri la libroversion, turni sin al la librobutiko de BRAZIELI, baldaŭ malfemriĝanta. Ni konsilas viziti kaj trastudi la riĉan novan hejmpaĝon de Brazilei. Korajn gratulojn al Brazilei por la altkvalita laboro!
Kreodato:2009-08-25 11:23:47
Lasta redakto:2011-09-07 06:32:26
Montroj:31734
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.