Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Arto labori kune, La
Subtitolo:Festolibro por Humphrey Tonkin
Aŭtoro(j): BLANKE, Detlev
LINS, Ulrich
(red.) kaj 106 aŭtoroj
Eldonejo:UEA, 2010.
ISBN:978-92-9017-113-3
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):eseo - studoj
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:plenkreskuloj
Aĉeteblo:UEA: 60.00 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:Antaŭ malpli ol 6 horoj, tagmeze la 9an de januaro 2010 en la Centra Oficejo en Roterdamo, kadre de korvarmiga festo, estis transdonita la grandioza festlibro eldonita honore al la 70-a datreveno de Humphrey Tonkin, unu el la plej elstaraj esperantistoj de la lastaj jardekoj. La solenaĵon ĉeestis plurdeko da esperantistoj el multaj landoj, inter ili la estraro de UEA, malnovaj kaj novaj amikoj, kolegoj kaj kunlaborantoj de Humphrey Tonkin, kontribuintoj al la impona libro. La solenaĵon gvidis Osmo Buller, direktoro de la Centra Oficejo. La kortuŝitan festaton salutis unue per propra poemo Probal Daŝgupto, prezidanto de UEA. La feston daŭrigis la du redaktoroj de la eldonaĵo; Ulrich Linz kaj Detlev Blanke donis trarigardon pri la artikolkolekto, malkaŝis kelkajn sekretojn de la redaktolaboro. La poemo de Zamenhof "La vojo" estis brile prezentita de Vera Blanke. La estraro de UEA kune kun la redaktoroj kaj kunlaborintoj de la festlibro transdonis la donacon al Humphrey Tonkin, kiu en siaj dankvortoj nomis kelkajn neforgeseblajn etapojn de sia movada agado, dankis la kunvenintajn kaj malĉeestajn kontribuintojn kaj primemoris tiujn samideanojn, kiuj ne plu estas inter ni. La bonetosan kunvenon fermis modesta tostado post kiu komenciĝis la vendado kaj dediĉado de la librego kaj amikaj interparoloj de la ĉeestantoj. Mi mem ĝojis ĉeesti tiun historian kaj neforgeseblan eventon kaj kun ĝojo venis hejmen kun la pli ol 900-paĝa legaĵo, certe sufiĉa por la sekvaj monatoj kiam mi laŭdezire povos vagadi en la ĉapitroj legante pri esperantologiaj, lingvopolitikaj, interlingvistikaj, historiaj, primovadaj, strategiaj kaj literaturaj temoj, ĝuante artikolojn pri aplikebloj de Esperanto kaj anekdotojn, memoraĵojn pri profesoro kaj kolego Tonkin, tiom multflanka kaj multfara fenomeno de nia movado. Mi, ankaŭ kiel redaktoro de www.edukado.net, paĝaro kies ekesto kaj 8-jara funkciado povis okazi danke al la maksimuma subteno kaj financado de ESF, kies direktoro Prof. Tonkin estas, ŝuldas al li multon. Danke por la eblo "arte kunlabori" kaj helpe de subteno de ESF povi kunlaborigi kaj helpi instruantojn de la internacia lingvo, mi mem per detala raporto pri la paĝaro kaj ties atingaĵoj, lasis memorŝtonon en la festolibro. Kun la permeso de la redaktoroj ni rajtas publikigi ĝin, sekve jen la artikolo pri edukado.net, kontribuaĵo de K. Kovats. Momente eblas neniu pli profunda analizo de la librego kaj mia recenzo finiĝu per tio, ke mi "blinde" sed kun plena respondeco kuraĝas vin inviti al kleriga kunlegado kaj kunĝuo de diversaj eroj de la mejloŝtona libro kaj malfermas la ĉi-suban spacon por ke ankaŭ vi povu esprimi viajn gratulojn kaj personajn memoraĵojn pri la festato.
Katalin Kováts, redaktoro
La filmon de UEA pri la solenaĵo vi povas vidi ĉi tie.
Recenzoj:La enhavtabelo de la libro, antaŭparolo de prezidanto Probal Dasgupta, enkonduko de la redaktoroj Detlev Blanke kaj Ulrich Lins, kaj omaĝa mesaĝo de L.C. Zaleski-Zamenhof troviĝas ĉi tie
Kreodato:2010-01-09 16:21:35
Lasta redakto:2014-01-02 22:28:12
Montroj:58142
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

2.
Imre Szabó je 2010-01-10 14:37:45    

Ankau mi kore gratulas al Profesoro Tonkin. Por mi li chiam restos LAPREZIDANTODETEJO. Eble ghuste tial restis tiu chi lia rolo tiom vivanta, char mi ekkonis lin tiam! Kaj resti juna por mi.
Li restu tiel juna por chiuj -- tion mi deziras purakore.

1.
Monika je 2010-01-09 23:40:55    

Dankon pro la vere "apetit-veka" recenzo kaj gratulojn al la festato, same kiel al la verkintoj!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.