Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Kiel traduki sesdek franclingvajn vortojn
Aŭtoro(j): ANDRIEU, André
Eldonejo:SAT-AMIKARO, Paris, 2009
ISBN:13 978-2-9525753-1-7
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):ekzercaro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:plenkreskuloj
Aĉeteblo:UEA: 10,20 EUR (sen varimposto)
FEL: 10,82 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):Esperanto, franca
Nia opinio:"Kiel traduki la francan vorton ‘AFFECTER’ ? Tiu verbo en la franca havas tri ĉefajn signifojn, kiuj proksimume respondas al la esperantlingvaj verboj afekti, asigni kaj afekcii. Oni trovas okazojn, kiuj postulas aliajn tradukojn, precipe se oni konsideras la derivitajn substantivojn : affectation kaj affection." Jen demando el la nova libro de SAT, verkita de André Andrieu. Fakte la libro kunmetiĝis el 60 artikoloj, verkitaj de la aŭtoro ekde 2001 por la lingva rubriko de 'La Sago', gazeto de la asocio SAT-Amikaro. La utilaj kolumnoj estis popularaj, diskutataj kaj zorge gardataj de konsciaj lingvouzantoj kaj instruistoj, kiuj nun certe ĝojas ke eblas havi ĉion kune, en reviziita kaj kompletigita formo, bunte kaj sprite ilustrite pere de la desegnaĵoj de Serge Sire. La 60 bone elektitaj vortoj donas vastan eblon al la aŭtoro pritrakti similaĵojn kaj falsajn amikojn inter la franca lingvo kaj Esperanto. La precizaj kaj simplaj vortodifinoj, la dekoj da listigitaj ekzemplofrazoj ebligas interesajn komparstudojn, perfektiĝon en la lingvouzo kaj povas bone servi por instruistoj, kiuj kuraĝe ĉerpu frandaĵojn por siaj lecionoj, kaj eble ankaŭ testoj :-).La libro utilas ne nur por franclingvanoj sed ankaŭ por studantoj aŭ jam konantoj de la franca lingvo, sekve ĝi estos multe uzata ankaŭ en nia familio.
Kreodato:2010-01-18 13:31:40
Lasta redakto:2011-09-07 06:28:07
Montroj:20766
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 10; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 10
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
Sylvain Lelarge je 2010-01-18 14:12:24    

Vere, mi tre ĝuas la libron. Estas laŭ mi perfekta ilo por pensigi la jam sufiĉe fluajn parolantojn (kiel mi?) pri tio, kio estas bonkvalita traduk- kaj interpretlaboro. Nuance pensi, klare esprimi sin, elegante ludi kun la multaj ebloj. Dankegon al la aŭtoro.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.