Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Baza Esperanta Radikaro (NOVA!)
Aŭtoro(j): PILGER, F. Wouter
Eldonejo:UEA, Rotterdam, 2010.
ISBN:978 92 9017 108 9
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):vortaro
Nivelo:A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:UEA: 7,50 EUR (sen varimposto)
FEL: 7,50 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:Unu el la plej furoraj eldonaĵoj de UEA, "Baza Esperanta Radikaro", estas denove havebla. Tiu ĉi verko de Wouter F. Pilger (1942-2006) estas kvazaŭ miniatura PIV, per kiu oni ne nur lernas vortojn sed ankaŭ ekpensas en Esperanto.

"Baza Esperanta radikaro" enhavas pli ol 2900 radikojn, kiujn ĝi klarigas per kutimaj kaj elementaj Esperanto-vortoj. Post la spertoj kaj komentoj pri la unua eldono, Pilger precizigis aŭ plilarĝigis ĉ. 850 klarigojn, kaj aldonis 260 radikojn, i.a. pri la homa korpo, sano kaj malsano, bazaj nutraĵoj, hejma tekniko, kaj bestoj kaj plantoj. Ĉe multaj kapvortoj li menciis pliajn signifojn aŭ signifo-nuancojn, aŭ aldonis memor-helpajn detalojn kaj ekzemplojn de kunmetaĵoj.
La elektita baza vortprovizo estas kunmetita laŭ la ofteco kaj utileco de la radikoj. La aŭtoro donas simplajn klarigojn (sen postulo precize difini la vortojn) por tiel helpi tiujn uzantojn, al kiuj mankas nacilingvaj vortaroj, eble tro grandas aŭ kostas aliaj Esperanto-Esperanto vortaroj. La markado de la radikoj pere de ciferoj de 0 ĝis 9 donas indikon pri la ofteco de la koncerna vorto, kaj la marko: "steleto en cirklo" aludas al la aparteno al la plej oftaj 1000 radikoj de la internacia lingvo tiel krom la kutimaj vortaraj funkcioj la libreto bone povas servi simplan, sisteman vortriĉigon.

Akademiano Boris Kolker, kiu aŭtoris alian furorlibron, "Vojaĝo en Esperanto-lando", karakterizis la vortaron de Pilger: "Tiu ĉi simpla Esperanta-Esperanta vortareto estas trezoro por komencintaj kaj daŭrigantaj esperantistoj. Ĝi kutimigas pensi rekte en Esperanto kaj rapide progresi en libera rego de la lingvo."

Kvankam la nova eldono havas 10 pliajn paĝojn, entute 169, kaj aperas naŭ jarojn post la unua, ĝia prezo plu restas 7,50 eŭroj. Ekde 3 ekzempleroj oni ricevas rabaton de 1/3. Al la prezo aldoniĝas la kutimaj sendokostoj kaj, por klientoj en Eŭropa Unio, imposto de 6%.

La vortareto utilas ankaŭ por la instruista laboro (ĉefe se temas pri rektmetoda instruado) aŭ por kreado de enigmoj kaj vortludoj. La libreton ni trovas utila: "bona por esti uzata, bona por atingi rezulton". Ekzistas ankaŭ reta versio de la vortaro.
Recenzoj:Recenzoj pri la malnova eldono:
Monato, 2002/7. 24p.
Recento de A. Vergara: Valora leksikografia kontribuaĵo porlernado de Esperanto, (Esperanto, aprilo 2004.)
Kreodato:2010-12-04 10:26:57
Lasta redakto:2014-01-02 22:25:18
Montroj:31564
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
margaretha je 2010-12-04 22:13:18    

Tute novan materialon mi malkovris! Tre plaĉas al mi la Eo-Eo klarigo kiel en PIV, tamen pli facile usebla. Dankon pro la reteja versio. Mi tamen aĉetos ĝin en libro-formo.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.