Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:ESPERANTO .... över 50 miljoner träffar
Aŭtoro(j): FORSMAN, Lars
Eldonejo:Trio Tryck AB Örebro, 2010
ISBN: 978-91-633-7347-3
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):movadhistorio
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:
Lingvo(j):sveda
Recenzoj:La konata kaj sperta lingvoinstruisto (angla, germana, esperanto) Lars Forsman en Karlskoga Popola Altlernejo publikigis en septembro 2010 fascinan verkon "Esperanto....över 50 miljoner träffar", kiu tre multflanke kaj ĉarme prezentas svede la Internacian Lingvon kreitan de d-ro Ludoviko Zamenhof en la jaro 1887. La verko baziĝas sur propraj, praktikaj spertoj de la aŭtoro. Li profunde konas la temon. Ĝuste lia persona prezentmaniero faras la libron tre alloga. Leganto ne emas lasi talentan akompanon de Lars Forsman, kiu vokas al vigla kaj verva rakontado pri la lingvo mem, ĝia instruado kaj utiligado en tutmondaj kadroj.

Scivolemuloj de nia tempo ne facile trovas fidindan gvidilon pri esperanto, tutgloba internacia lingvo. Jen ni havas modelan fonton, kiu malfermas senliman agadterenon, kapteblan kaj kompreneblan por kiu ajn. Tiuj, kiuj ne kapablas legi svedajn tekstojn, jam dum foliumado komencas envii svedlingvanojn pro la riĉaj ilustraĵoj, kiuj bele spicas la enhavon de la verko.

Lars Forsman enkondukas la temon rakontante, kiel li mem trovis la lingvon esperanto. Li menciis fortajn antaŭjuĝojn, kiuj katenas kaj bremsas liberan, entuziasman scivolemon. Ofte la vojo al lingvoscio de esperanto ne estas pavimita, sed surhavas multajn obstaklojn kaj malhelpojn precipe en formo de antaŭjuĝoj. Etaj, signifaj detaloj kaptas la atenton de la leganto, kiu sekvas la aventurojn de gestudentoj en Karlskoga. Tuj de la komenco internacieco stampas la agadon, ĉar la gelernantoj apartenas al multaj diversaj nacioj. Esperanto estas taŭga ilo por instrui la lingvon mem. Specialan metodon tiucele elpensis la hungaro Andreo Cseh, al kies skolo aliĝis ankaŭ ĉiuj novaj adeptoj en Karlskoga.

En Karlskoga Popola Altlernejo dum 15 jaroj studis esperanton lernantoj el ĉirkaŭ 40 landoj. Multaj konataj lingvopedagogoj kaj fakuloj de la lingvo esperanto vizitis tie. Tute novajn eblecojn por studi donis la Interreto. Kursanoj ekkonis mirindajn dimensiojn ĉe siaj komputiloj. Malfermiĝis tre alloga mondo ĉe universitatoj, kiuj instruas la Internacian Lingvon. Tutmonda literatura mozaiko de esperanto estas kolora kaj multflanka. Diktatoroj kiel Stalin kaj Hitler klopodis forigi esperanton el la surfaco de nia terglobo, sed - fiaskis ilia entrepreno.

Tre feliĉa mi estas pro tio, ke mi kapablas legi kaj kompreni la svedan lingvon. Niaj najbaroj en Svedio kaj svedeparolantoj en Finnlando estu tre kontentaj, ke oni havas tiel informriĉan libron pri esperanto. Ne hezitu, legu ĝin - vi surpriziĝos. Forpuŝu viajn eventualajn antaŭjuĝojn kaj aventuru kune kun Lars Forsman. Vi ne pentos pri via restado sub vespera legolampo kun la profesia gvidanto el Karlskoga.

REcenzis: Jorma Ahomäki

Mendoj: Enbärsvägen 17, 69147 Karlskoga, telefono 0586 - 548 11, e-poŝto: larsespo(ĉe)yahoo.se
Alia aĉeteblo: ĉe Adibris.com kontraŭ 171 SEK.
Kreodato:2010-12-25 12:32:56
Lasta redakto:2010-12-25 16:13:28
Montroj:50426
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.