Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Objavte Esperanto
Subtitolo:Fascinujúci jazyk
Aŭtoro(j): E@I
FAJTH, Ľubomír (trad.)
ŠARIŠSKÝ, Rastislav (trad.)
Eldonejo:E@I
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):broŝuro, reklamilo
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:UEA: 1,50 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):slovaka
Nia opinio:Sur la retpaĝaro de la organizaĵo E@I oni povas trovi modernan, plenkoloran, multlingve eldonitan broŝureton Malkovru Esperanton.

La projekto startis en la jaro 2009.
La broŝuro estis kreita enkadre de E@I kaj ILEI sub gvido de Hokan Lundberg kaj grafika aranĝo de Stano Marček, redaktoro de la revuo Esperanto. La eldonon subtenis Petro Baláž, kunordidanto de E@I.
Krom esperanta versio ekzistas jam la angla, pola, portugala, slovaka kaj sveda tradukoj.
Ekzemple la slovakan version tradukis Ľubomír Fajth kaj Rastislav Šarišský, nuna vicprezidanto de Slovakia E-Federacio. Prepariĝas pluaj lingvaj versioj.
La broŝuron eblas libere traduki al pluaj lingvoj laŭ la konsiloj sur la retpaĝo http://ikso.net/eo/broshuro/tradukoj/.
Mallongigitaj versioj de la broŝuro ekzistas en la dana, slovaka kaj sveda.

La brošureto prezentas:
· bazajn informojn pri Esperanto (eblecoj de ĝia uzado; internaciaj E-aranĝoj - ekz. UK, IJK, JES, KEF, NASK, TAKE; priskribo de bazaj internaciaj E-organizaĵoj kiel E@I, ILEI, ESF, UEA, TEJO, EEU, SAT, BEMI, Eurokka; taŭgeco por la internacia komunikado pro ĝia plifacileco, neŭtraleco kaj justeco; kulturo en Esperanto - kantoj, filmoj, poezio, romanoj, teatro, kabaredoj, ktp.; la ideojn de lingva diverseco kaj lingvaj rajtoj estas substrekitaj;
· ĝian lingvan prezenton (literoj kaj prononcado, vortradikoj, vortfinaĵoj, vortfarado, kelkaj frazoj en Eo);
· personajn rakontetojn fare de la 14 famaj E-personecoj el la tuta mondo (el inter de ili multajn gvidis Esperanto el ilia naskiĝlando al tute alia parto de la mondo, kiel ekz. usonano Russ Williams nun vivanta kaj laboranta en Pollando, aŭ hungarinoj Zsófia Kóródy nun vivanta kaj laboranta en Germanio kaj Katalin Kováts, nun vivanta kaj laboranta en Nederlando);
· prezentas iniciatinton de Esperanto L.L.Zamenhof (neniu alia lingvoprojekto maturiĝis al vere vivanta lingvo kun parolantoj en ĉiuj mondopartoj, ĉiutage uzata en internacia komunkado eĉ en la internaciaj familioj);
· parolas pri Esperanto el psikologia vidpunkto fare de la Claude Piron, kiu dum multaj jaroj laboris kej tradukisto ĉe OSN (la ekstera mondo pro timo aŭ tabuoj psike rezistas al la ideo de internacia lingvo, kiu samtempe ne estas ankaŭ nacia lingvo);
· respondas kutimajn demandojn pri Esperanto (pri ĝiaj nomo, simboloj, nombro de parolantoj, facileco de la lingvo, kialoj kaj manieroj de studadoj, ebleco de ĝia studado en universitatoj kaj lernejoj, ŝanco de la lingvo fariĝi internacie uzata);
· ne malgrava parto estas la lokaj informoj pri Esperanto (organizaĵoj kaj klubejoj, kursoj, E-aranĝoj, E-libroj kaj E-librovendejoj, kaj kontaktoj).
La brošureto en formato B5 sur la 24 paĝoj estas bunta, plena da fotografaĵoj, preta por alparoli precipe junajn homojn, kiuj volas ekscii pri la internacia lingvo Esperanto pli.

Jene elŝuteblas la slovaka-versio.

Recenzis: Magdaléna FEIFIČOVÁ, Žilina la 9-an de decembro 2010
Recenzoj:La PDF-formata broŝuro elŝuteblas sur la paĝaro de E@I en la sekvaj lingvoj: angla, Esperanto, pola, portugala, slovaka kaj sveda.
Vidu la laste aperintan nederlandlingvan version.
Ekzistas ankaŭ mallonga versio de la broŝuro en la dana, slovaka kaj sveda lingvoj.
Pliaj tradukoj survojas...
Kolorilustrita informbroŝuro, kiun oni celas traduki al aliaj lingvoj.
Paĝaro de E@I, kie elŝuteblas la versioj estas ĉi tie:
Kreodato:2011-01-25 23:12:38
Lasta redakto:2011-01-25 23:39:34
Montroj:20143
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.