Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperanto
Subtitolo:Kleine Grammatik
Aŭtoro(j): WEIDE, Peter
Eldonejo:Peter Weide, Melby, Danmark
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):gramatika libro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:plenkreskuloj
Aĉeteblo:
Lingvo(j):germana
Nia opinio:Simpla kajero kun germanlingva prezento de Esperanto-gramatiko (ĝiaj ĉefaj terminoj, konceptoj kaj difinoj), kun minimumaj sed trafaj ekzemploj. La kajero entenas ankaŭ germanan vortliston de la bazaj gramatikaj terminoj, bazan travidon de la plej gravaj datoj de la movado kaj liston de utilaj retligoj.

Aĉeteblo ĉe la aŭtoro kontraŭ 3 eŭroj plus sendokosto.
Estas 10 procenta rabato je mendo de minimume 10 ekzempleroj.
La kajero estas havebla ankaŭ en la angla, dana, franca, germana, itala, hispana, nederlandlingva kaj turka versioj. a
Recenzoj:Legu komentojn pri la libro ĉi tie.
Kreodato:2011-02-24 10:20:02
Lasta redakto:2020-03-13 15:17:49
Montroj:23202
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

2.
Punktor je 2011-02-26 09:44:19    

Klara, bone aranĝita, nenia forvagado kaj la kutimaj problemoj por german-lingvanoj, nome -ig/-iĝ kaj "si" - estas genie mallonge komprenigitaj. Ne nur lernantoj povas profiti tiun ĉi malmultekostan broŝureton, ankaŭ spertuloj, kiuj bezonas rapide kaj simple respondon en ia duba kazo gramatika. Mi volonte denove aĉetos la saman bone manuzeblan gramatikon kun pli rezista kovrilo por iomete pli alta prezo. Koran dankon por tiu ĉi pliriĉigo!

1.
saliko je 2011-02-24 12:42:08    

Jen, kion skribis unu el la unuaj legintoj:
Ich nenne dieses Heft „meine kleine grüne Weide“. Der methodisch/didaktisch gelungene Aufbau der Übersicht ist für alle Anwender, Anfänger, Fortgeschrittene und Könner, ein Garant für das erfolgreiche Lernen, Verstehen und Anwenden der Sprache. Darum soll man die „Grüne Weide“ immer wieder neben anderen Lern- und Arbeitsmitteln einsetzen.“
Klaus Santozki

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.