Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Baza radikaro de Esperanto
Subtitolo:instru- kaj komunikcele
Aŭtoro(j): DÖRR, Josef
Eldonejo:Eldonejoferlag, Quierschied, 2008
ISBN:3-939517-08-09
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):broŝuro
Nivelo:B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La eldonaĵo estas diplomlaboraĵo, verkita fine de la esperantologiaj studoj en Poznan.

Jen komenco de la enkonduko, prelego, prezentita en la jubilea konferenco, okazigita honore al la 30-jariĝo de la universitata fako esperantologio en Budapeŝto.

La baza vortprovizo de Esperanto cele al instruado
Esperanto estas malofte ies gepatra lingvo, tial la esperanto-komunumo ricevas novajn adeptojn preskaŭ nur per instruado. De ĝi dependas la pluekzisto de la lingvo, tial la esperanto-komunumo nepre devas zorgi pri la instruado de sia lingvo.

La materialo de ĉiu lingvoinstruado estas la lingvo mem. La bazaj elementoj de Esperanto estas la morfemoj. La unua esperanto-vortolisto troviĝas en la unua libro de Zamenhof, kiu aperis en 1887. Ĝi entenas 922 radikojn, inkludante la tabelvortojn, finaĵojn kaj afiksojn. Zamenhof mem aldonas jam en sia lernolibro por rusoj en la jaro 1890 pli ol 500 radikojn. Je tiu tempo vortolisto de lernolibro kaj vortar(et)o estis la sama afero, sed precipe la tradukantoj bezonis pli kaj pli da novaj vortoj. La vortaretoj fariĝis memstaraj kaj ĉiam pli dikaj. La Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (SAT 1970) ampleksas 1303 paĝojn, al kiuj aldoniĝis 45-paĝa suplemento en 1987. Do jam delonge la Esperanto-instruistoj kaj metodikistoj devas limigi la vortprovizon instrucele. Szerdahelyi dividas la Esperantajn morfemojn jene:

la unuelementaj vortoj: numeraloj, personaj pronomoj, prepozicioj, konjunkcioj, interjekcioj, aliaj (adiaŭ...); entute 103
la afiksoj: prefiksoj, sufiksoj; entute 40
la finaĵoj: entute 17
la tabelvortoj: entute 45
Tiuj 205 morfemoj estas la strukturvortoj de la lingvo, kaj tial nepre apartenas al la baza didaktika minimumo (bdm). Ni do esploru la aliajn vortojn. Mi komparis la vortolistojn de 13 nuntempe vaste uzataj lernolibroj. La aŭtoroj estas bone konataj Esperanto-verkistoj kiel Chaves, De Diego, Szilagyi, Auld, Childs-Mee, Wingen, Thierry, MacGill. En ĉiuj 13 lernolibroj estas kune 2818 diversaj vortoj.

18 vortoj estas en ĉiuj 13 libroj
50 vortoj estas en 12 libroj
63 vortoj estas en 11 libroj
66 vortoj estas en 10 libroj
88 vortoj estas en 9 libroj
68 vortoj estas en 8 libroj
96 vortoj estas en 7 libroj
135 vortoj estas en 6 libroj
179 vortoj estas en 5 libroj
238 vortoj estas en 4 libroj
289 vortoj estas en 3 libroj
488 vortoj estas en 2 libroj
1040 vortoj estas en nur 1 libro.

Legu plu en la libro.....

La broŝuro momente ne aĉeteblas ĉe UEA, interesiĝantoj turnu sin al la aŭtoro
Kreodato:2011-02-26 11:05:14
Lasta redakto:2011-02-26 11:09:56
Montroj:29027
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.