Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperanto nøglen
Subtitolo:kort grammatisk oversigt og ordliste
Aŭtoro(j): WEIDE, Peter
Eldonejo:Peter Weide, Melby, Danmark
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):gramatika libro, reklamilo
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:
Lingvo(j):dana
Nia opinio:Temas pri varbilo en la dana lingvo. Ĝi havas amplekson de entute 20 paĝoj en la formato A 5.
Sur la antaŭa interna kovrilpaĝo aperas bazaj informoj pri Esperanto: la fondinto, apero de unua lernolibro, uzo de la lingvo sur diversaj kampoj, kaŭzo de ĝia relative facila lernebleco kaj kelkaj retadresoj.
Sekvas la bazaj gramatikaj eroj, kelkaj ekzercoj kaj la tabelvortoj. Tiam sur 8 paĝoj staras vortlisto. Tie la antikvan liston anstataŭis tute nova. La nuna estas kombino de baza vortaro por lernantoj de la dana kaj la vortaro de plej oftaj Esperantovortoj.
Sur la malantaŭa ekstera kovrilpaĝo staras la kolekto de retadresoj, kiun oni trovas ankaŭ ĉe la malgranda Esperanto-gramatiko de la sama aŭtoro.
La prezo por la ŝlosilo estas 5,00 DKr. (= 0,70 €) por unu ekzemplero. Pro tiu malalta prezo kaj afrankokondiĉoj, la minimuma mendokvanto estas 8 ekzempleroj. Rabato ne eblas.
La kajero estas havebla ankaŭ en la angla, franca, germana, itala, hispana, nederlandlingva kaj turka versioj. a

Aĉeteblo ĉe la aŭtoro kontraŭ 5 danaj kronoj. Pro tiu malalta prezo kaj afrankokondiĉoj, la minimuma mendokvanto estas 8 ekzempleroj. Rabato ne eblas.
Recenzoj:Legu komentojn pri la libro ĉi tie.
Kreodato:2011-03-11 16:36:21
Lasta redakto:2020-03-13 15:16:58
Montroj:26793
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.