Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Stelsemantoj en la ora nordo
Subtitolo:Tiberio Morariu kaj liaj samtempuloj
Aŭtoro(j): KOVÁTS, Katalin
Eldonejo:E-duKati
ISBN:9789078519027
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):movadhistorio
Nivelo:B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:UEA: 18,00 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:Esplori pri Esperanto-instruistoj, kolekti prezentojn por nia Panteono estas unu el miaj celoj lastatempe. Verkistoj, literaturistoj, politikistoj postlasas memorendajn aferojn. La laboro de pedagogoj, instruistoj restas en la disĉiploj, kiuj plej ofte ne mencias la nomojn de siaj instruistoj, eĉ se bonegaj. Esti instruisto estas preskaŭ resti anonimulo. Morariu, la ĉefrolulo de mia libro instruis Esperanton al 10 mil personoj kaj faris nekredeblan mision en la nordiaj landoj. Lia agado tie, liaj vivo kaj luktoj tuŝis mian koron. La fakto, ke post duonjarcento oni apenaŭ memoras lin - tristigis min. Do, mi agis: kolektis materialojn, fosis dum monatoj kaj malkovris mirindajn faktojn, kiujn mi prezentas en la libro kun multaj fotoj, dokumentoj, originalaj artikoloj kaj verkoj. Krom Morariu kaj Andreo Cseh prezentiĝas ankaŭ aliaj aktivuloj, Cseh- kaj ne-Cseh-instruistoj de tiu ora epoko de nia movado.
Se vi volas scii kia estis la Esperanto-movado en la 30-40-aj jaroj, kiel oni atingis ke miloj, dekmiloj lernu Esperanton, ke centmiloj da lerniloj kaj vortaroj produktiĝu kaj vendiĝu, vi legu tiun ĉi libron. Ĝi estis verkita por ni, posteuloj, instruistoj kaj instruantoj, ne nur por skandinavianoj.
Premiero la 14an de majo 2011 en Roterdamo dum la Malferma Tago ĉe UEA kaj en Stokholmo, dum la Sveda Kongreso.
Legu la artikolon kaj vidu foton pri la premiero en LIBERA FOLIO.

Kelkaj paĝspecimenoj elŝuteblas sube!

Detalan recenzeblon mi lasos al la legantoj, ĉi-sube staru nur la oficiala prezentoteksto. Katalin Kováts, aŭtoro
----------------------------------------

Prezentoteksto de la dorsa kovrilo:
Lanĉinte la memorlibron pri Andreo Cseh en 1995, Katalin Kováts nun marŝis al la nordiaj landoj por spuri pri la ĉefa disĉiplo de la majstro, pri Tiberio Morariu. Dum tiu detektivumado, ŝi retrovis ankaŭ Dorica, la filinon de Morariu, kaj ili jam kune daŭrigis la esplorojn. Malkovriĝis iama nekredeble vigla movada vivo kaj krom Morariu ankaŭ aliaj Cseh-instruistoj, furoraj en la 30-40aj jaroj de la pasinta jarcento.
Per faktoj, originalaj artikoloj kaj ĝis nun neniam publikigitaj fotoj, la hungara aŭtorino malkaŝas vivojn plenajn de vojaĝoj, dekmiloj da kursanoj, romantikaj amoj, heroaj luktoj dummilitaj kaj forgesitaj brilaj rezultoj. Sed kie estas la fruktoj de la senlaca semado?
Tiu ĉi kompendio pri la ora periodo de nia lingvo en Nordio rakontas ne nur pri la elanoplena vivo de la verdaj semantoj tie, sed malfermas novan referenclibran ĉapitron pri movadhistorio.
Katalin Kováts estas doktoro pri lingvistiko, metodologo kaj redaktoro de la porinstruista retejo www.edukado.net. Ekde 2001 ŝi vivas en Nederlando. Pro siaj pedagogia agado kaj sindona laboro por la enkonduko kaj okazigo de la novaj referenckadraj ekzamenoj en Esperantujo, en 2010 ŝi estis elektita la Esperantisto de la jaro”.

La libro mendeblas kun SPECIALA RABATO ankaŭ ĉe la aŭtorino katalin(ĉe)ikso.net. Kontaktu ŝin por priparoli prezojn kaj sendomanierojn.
Recenzoj: Recenzo de Jorma Ahomäki, prezentita en Pola Retradio, la 24an de junio 2011: http://retradio.posterous.com/eelsendo-el-la-24062011
La recenza-parto de la radioelsendo elŝuteblas en la Dosierujo.

Katalin faris miraklon. - recenzo de Jorma Ahomäki en la revuo Ondo.
Recenzo ĉe Espéranto France: Le livre du mois : « Stelsemantoj en la ora nordo », de Katalin Kováts
Malbonopinia recenzo de D. Njagu: Libro pri duonhungara esperantisto en Svedlando. Februaro 2013. 1266 (2). (Por bone vidi unue elŝutu ĝin, ne simple malfermu.)
Kreodato:2011-05-02 21:32:12
Lasta redakto:2017-07-08 19:30:47
Montroj:76040
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 91; Viaj elŝutoj: 0

Stelsemantoj - kelkaj paĝspecimenoj  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 91
Kreodato: 2011-05-11 16:05:09

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 15; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

15.
pwierzbowski je 2018-09-28 09:39:50    

El la recenzo de s-(in?)o Njagu likas ia neplene vortumita, naciisma tezo. Mi tre miras, ke la plej konata Esperanto-revuo permesis al si aperigi ion tian. Cetere, la libro, kiun mi finlegis pasintsemajne, estas brila tempomaŝino en la oran epokon de Esperanto, kaj la biografio de senlaca Tiberio povas esti inspiro por ĉiuj, kiuj okupiĝas pri diskonigado kaj instruado de nia lingvo.

14.
Myntsy je 2013-01-27 17:51:11

Tuj, kiam aperis la libro Stelsemantoj en la ora nordo, mi aĉetis kaj kun granda intereso tralegis. Por ni finnoj la libro estas tre valora,ĉar ni povis konstati, ke inter la gelernantoj de Tiberio Morariu estis multaj finnlandaj svedlingvanoj. Kiam mi estis sekretariino kaj poste prezidanto de la Esperanto Asocio de Finnlando kaj foliumis arkivon, mi trovis multajn svedlingvajn familiajn nomojn kaj meditadis, kie ili lernis Esperanton. Kiam mi legis listojn de la gelernantoj de Morariu en Svedio, mi konstatis, ke inter la partoprenintoj estis finnlandanoj. Sajnas, ke tiatempe inter la svedlingvaj esperantistoj de Finnlando estis pli bone ekukitaj homoj ol finnlingvaj. La kialo povus esti, ke svedlingvanoj, kiuj studis aŭ gastlaboris por havigi pli bonan edukadon en Svedujo, samtempe konatiĝis kun Esperanto dum la kursoj de Morariu. Eble jam estas tro malfrue por vere science enketadi la aferon kaj mankas fortoj kaj tempo.Do historie la libro valoras.

13.
farton je 2013-01-24 13:01:13    

Stelsemantoj daŭre brilas. Februara numero de ESPERANTO alvenis retpoŝte frue. Trista animstato kaptis min, kiam mi tralegis la librorecenzon pri "Stelsemantoj en la ora nordo". La skribaĵon verkis al mi tute nekonata D. Njagu. Katalin Kováts lanĉis sian novan libron jam en majo 2011 en Stokholmo. tre rapide Pola Retradio en Esperanto prezentis mian libroprezenton en junio 2011. La tekston legis Maciej Jaskot , kiu havas admirindan elokucion. Iom pli poste en la sama jaro aperis en la numero 8-9 de la Ondo de Esperanto la sama recenzo sub la titolo "Katalin faris miraklon". Necesas substreki la valoron kaj signifon de la menciita biografio de Tiberio Morariu. Ni devas esti dankemaj al Katalin, ke ŝi havis fortojn, persistemon kaj talenton krei ĝin. Urseskan kaj varman manpremon al Katalin, kiu estas parencpolanino al finnoj. Ni ĝoju pri ĉiuj novaj eldonaĵoj en la Zamenhofa lingvo. Recenzoj devas kuraĝigi nin por legi kaj aĉeti librojn. iel mi miras, kiajn okulvitrojn D. Njagu havas. Unueco estas forto ankaŭ inter esperantistoj. Serĉi erarojn kaj mankojn kun lupeo ne estas la plej esenca kaj grava afero. Estas malagrable rimarki, ke iu atakeme kaj pikeme rilatas al aktiva agemulino en nia movado. Indas rekomendi al la nekonata rumano la verkon "La arto labori kune", kiu enhavas esplorindan tekston sur 901 paĝoj. Jen gravas ripeto: Katalin faris miraklon kreitan kun amo. Legu mem ŝian fascinan verkon Stelsemantoj en la ora nordo. - Jorma Ahomäki, Finnlando.

12.
Raita je 2013-01-23 07:28:35    

Mi legis la libron Stelsemantoj aŭtune kaj tre ŝatis ĝin. Ĉar en ĝi estis io pri finna esperantistino Heljä Vilkki, kies patro Joel Vilkki siatempe uzigis kaj lernigis esperanton en sia gimnazio, mi sendis la libron al Heljä, kiu post la morto de sia patro poluris kaj finfaris lian vortaron E-finna-E. Ŝi kiel junulino konis Morariu-n kaj konsideris lin grava kaj kara instruisto. De tiu tempo jam pasis dekoj da jaroj. Heljä tre dankis pro la libro. Ĝi ĝojigis ŝin, same min. Ĉu mi mendu ĉe UEA aŭ edukado.net?
Kun aprezo
Raita/"Saliko"

11.
Licxjo je 2013-01-21 17:44:45

Pri la recenzo en la revuo "Esperanto" de D. Njagu, gravas reagi. Ŝajnas al mi ke la recenzinto preteratentis kaj la naturon kaj la celon de la verko. La libro estas neniel "amatore kompilita", kaj mi cerbumas kiel iu kiu legis ĝin povus tiel taksi ĝin. Kaj kvankam ĝi estas profesie kompilita libro, ĝia celo ne estas "scienca verko", sed informa kaj populara teksto por diskonigi la laboron de pioniro, konservi rilatajn dokumentojn, kaj honori la vivon de s-ro Morariu. Ŝajne D. Njagu ne konsciis pri la kolor-skemo de la libro, kiu emfazas kaj apartigas la diversajn dokumentojn kaj la "komentarion".

Mi trovas la recenzon ĝenerale sensuka kaj neinforma, kaj finfine ĝi montriĝas insulta al K. Kovats, kiu faris la laboron kiun supozeble neniu alia faris. Mi konsentas ke detala historia studo kun kolekto de zorge ordigitaj dokumentoj estus bona afero . . . sed tia verko estus de alia speco, kun aliaj celoj kaj publiko. Mi kredas ke neniu kreos tian studon, kaj tial ni des pli devus feliĉi ke K. Kovats sukcese tiom kolektis, organizis, kaj analizis, ke ne malaperu gravaj scioj pri grava vivo.

Estas bedaŭrinde ke post apero de tia recenzo, ne vere estas forumo por kontraŭopinii publike. Sed mi esperas ke ĉiu kiu interesiĝas pri la historio de Esperanto kaj ties gravaj homoj legos la libron kaj faros proprajn konkludojn.

Lee Miller

10.
Lins je 2011-10-01 15:36:06    

Gratulon pro la libro, Katalin! Mi ankoraŭ ne detale legis. Tial kontentiĝu por nun pri laŭdo mia al la belega teknika aranĝo.
Ulrich

9.
verdeca3 je 2011-09-16 07:48:26    

Akceptu mian gratulon kaj dankon okaze de la apero de via bonega libro. "Stelsemantoj en la ora nordo."
certe via artikolo estas interesa kaj leginda
amike via ĉina amiko verdeca

8.
Katalin je 2011-06-21 09:34:28    

Mesaĝo de: Jozefo Kiss
Retpoŝtadreso: jozefokiss(ĉe)gmail.com
Kara sinjorino Katalin Kováts!
Akceptu mian gratulon kaj dankon okaze de la apero de via bonega libro. "Stelsemantoj en la ora nordo."
Mi tre ĝuis ĝin leginte preskaŭ sen interrompoj.
Amike Vin salutas: Jozefo Kiss, Gyöngyös - Hungario

7.
Katalin je 2011-05-23 14:05:57

Dankon al ĉiu pro la gratuloj, kiuj valoros eĉ pli, post kiam vi legis la libron kaj ankoraŭ havos la saman opinion. Fakte mi scias, ke ĝi superos viajn pretendojn kaj imagojn. :-)
Arlette, jes, mi volonte "stelsemos" en Le Touque, sed bv. antaŭe forigi ĉiujn nubojn de la ĉielo!

6.
Arlette je 2011-05-23 13:57:55    

Ni antaùĝojas , ke vi denove prelegos pri via mirinda verko dum nia tri-stela semajnfino en Sella-plage. La 12an - 13an de Novembro 2011 en la bela feriejo Stella-Maris, ni ĉiuj iĝos stelsemantoj-legantoj !!!
La Prezidanto de la Nord-Franca Esperanto Federacio
Arlette PLUTNIAK

5.
Arlette je 2011-05-23 13:37:43    

Gratulon Katalin, vi sukcesis naski tiun novan mirindan bebon! Ni aĉetos tiun belan libron, kiun vi prezentis al ni tiom entuziasme!
Arlette kaj Edmond PLUTNIAK

4.
JRC je 2011-05-13 21:19:05

Saluton Katalin ! mi ĵus legis prezentadon de via libro kaj estas tre deziranta akiri ĝin ! bonvolu precizigi al mi kiel fari por ĝin havigi al mi . Antaŭan dankon ! JRC

3.
margaretha je 2011-05-13 05:16:47    

Gratulon Katalin, belega rezulto, mi scivolas legi ĝin.

2.
Lins je 2011-05-12 18:46:21    

Mi scivolas pri tiu chi libro.

1.
Monika je 2011-05-12 18:22:04    

Gratulojn! Tre bela libro!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.