Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Interlingvistiko kaj Esperantologio / Interlinguistik und Esperantologie
Subtitolo:Bibliografio de la publikaĵoj de Detlev Blanke / Bibliographie der Veröffentlichungen von Detlev Blanke
Aŭtoro(j): BECKER, Ulrich (red.)
Eldonejo:Mondial, 2011
ISBN:9781595692023
Tipo(j):interlingvistiko
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:plenkreskuloj
Aĉeteblo:UEA: 15,00 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto, germana
Nia opinio:53-jaroj da publikigado: Dulingva (Esperanta kaj germana) bibliografio de unu el la plej agemaj kaj verkemaj interlingvistoj, esperantologoj kaj Esperanto-aktivuloj de la movado, Detlev Blanke. Al la temoj de liaj publikaĵoj listigitaj en la bibliografio apartenas: interlingvistiko kaj esperantologio; terminologia scienco; lingvopolitiko; Esperanto kaj instruado, instrumaterialoj; historio de la Esperanto-movado, kun fokuso sur la laborista Esperanto-movado; Esperanto-movado en (orienta) Germanio kaj internacia. En sia tuto, ĉi tiu bibliografio donas bildon de Detlev Blanke, kiu dum duona jarcento kundecidis pri la ĝenerale perceptita imago de Esperanto, pri ĝia leksikografia priskribo, pri la okupiĝo pri Esperanto kaj interlingvistiko en lingvistikaj rondoj, kaj pri la organizaj evoluoj kaj strukturoj de la Esperanto-movado en amplekso kaj en komplekseco kiel nur malmultaj aliaj.
La libro jam aĉeteblas ĉe UEA kaj estos baldaŭ prezentata kaj mendebla ankaŭ sur la paĝaro de la eldonejo MONDIAL.
Estas bele ke la eldonaĵo aperas ĝuste honore al la 70-a datreveno de Detlev Blanke. Gratulojn!
Kreodato:2011-05-26 15:37:53
Lasta redakto:2011-05-26 16:35:49
Montroj:22381
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 25; Viaj elŝutoj: 0

Enhavtabelo_ Interlingvistiko kaj esperantologio  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 25
Kreodato: 2011-05-26 15:44:39

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.