Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:ABOCO
Aŭtoro(j): VOS, Penelope
kaj Lernantoj
Eldonejo:Mondeto, 2011
ISBN:978-0-9870622.0-8
Tipo(j):legolibro
Nivelo:A1
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:infanoj sub 10 jaroj
Aĉeteblo:
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:Aperis alloga, luksaspekta kaj firmpapera lernilo en la eldono de la aŭstralia aŭtorino Penny Vos. La aktiva pedagogo kun siaj lernantoj kreis estetike tre imponan aboco-libron, kie ĉiun paĝon okupas aparta litero kaj rilata besto kaj objekto, al la infanaj mondo kaj animo proksima simbolo por la enparkerigo de la litero kaj vorto. La "faldaĵo" (ja tia estas la libroformo) konsistas el 34 paĝoj, po unu por ĉiu litero, fine resuma kanto (kies melodion oni povas elŝuti el la projekta paĝaro de Penny Vos) kaj resuma bildokvizo pri la lernitaj vortoj.

La ilustraĵoj estas desegnaĵoj kaj argilaj reliefaĵoj, faritaj plejparte de la infanoj mem.
La buntkoloraj bildoj unuecigite ĉirkaŭataj de dikaj nigraj kadroj (tiun koloron mi iom bedaŭras por infaneldonaĵo) formas belegan paĝoserpenton 7 metrojn longan kaj akordionece kunfaldeblan. La tuto tre bone imageblas ankaŭ sur klasĉambra muro kiel memoriga dekoraĵo. La libron oni certe bone povas uzi kun etinfanoj ĉu institucie en lernejoj, infanĝardenoj ĉu en familiaj rondoj.
Vidu kelkajn fotojn sube.

Gratulojn al Penny kaj ŝiaj lernantoj, kiujn vi povas vidi kun la libro ankaŭ ĉi tie.

La eldonaĵon kun aliaj porinfanaj anglalingvaj kaj Esperanto-eldonaĵoj vi povas mendi en la paĝaro: http://www.mondeto.com/bookshop.html kontraŭ A$25.00 plus sendokostoj.
Kreodato:2011-06-19 15:48:33
Lasta redakto:2014-01-02 23:33:49
Montroj:54372
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 80; Viaj elŝutoj: 0

Aboco Interne  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 48
Kreodato: 2011-06-19 15:58:34

Aboco-Dorse  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 32
Kreodato: 2011-06-19 16:02:46

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

2.
penivos je 2011-08-05 23:39:06    

Susan Chahwan, Aŭstralia instruisto, komentis (bedaŭrinde Angle):

"Aboco", with its captivating and colourful pictures, provokes discussion and enriches vocabulary.
The book provides creative extension to learning a language using a variety of senses: seeing, hearing and saying.
The Teacher's Guide (http://www.mondeto.com/aboco.html) suggestions of playdough-modeling the letters, painting the children's own artwork and publishing the class's own alphabet book, introduced an tactile element and were well received too.
The children still enjoy singing the alphabet song from the back pages!

1.
penivos je 2011-08-04 04:22:46    

" The children at Treetops were thoroughly engaged in the process of creating a book for other children to use. The final result is a delight. A beautiful, useful book which will help children develop a better understanding of foreign languages and the motivation to learn a second language," Carol Brands Principal Treetops Montessori School

(Carol ne fluparolas Esperanto, sed ŝi petis ke mi aldonu sian komenton).

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.