Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Komputeko
Subtitolo:prikomputila terminokolekto
Aŭtoro(j): NEVELSTEEN, Yves
Eldonejo:ESPERO por E@I, Partizánske, 2012
ISBN:978-80-89366-14-9
Tipo(j):vortaro
Nivelo:A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:UEA: 6,60 EUR (sen varimposto)
FEL: 6,60 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):angla, ĉeĥa, Esperanto, franca, nederlanda
Nia opinio: Komputeko (mallongigo de "Prikomputila terminokolekto") estas reta projekto de E@I, kiu celas kunigi la pri-komputilajn terminojn de diversaj vortaroj, por plifaciligi la aliron al kaj la komparon inter la diversaj vortaroj, kaj tiel stimuli ĝustan lingvouzon kaj kontraŭi la uzadon de (ofte fuŝa formo de) usonangla termino. Estas multlingva projekto, kvankam momente estas detale kaj zorge ellaboritaj nur la angla kaj Esperanto-versioj.
Aperis unua papera eldono en 2008. Dum la pasintaj kvar jaroj mi kolektis rimarkojn, korektis erarojn kaj pli-ampleksigis la kolekton. Tiel la nova eldono enhavas pli ol 500 modifojn kaj aldonojn. Al la nova libro la aŭtoro aldonis kelkajn kromajn ĉapitrojn. Aperas kvinlingva listo kun 400 plej oftaj vortoj, kromaj bildoj kaj klarigoj, ekzemplaj frazoj el Vikipedio, informoj pri ĉapelitaj literoj kaj pri nomoj de helposignoj. Ankaŭ la retejo de la projekto www.komputeko.net estas nun ĝisdatigita. Y. Neveles celas iom post iom en ĝi arigi ĉiujn informojn pri literumiloj, ĉapelitaj literoj k.s.
La verko haveblas en la libroservo de UEA. Pluvendistoj povas kontakti E@I. La retpoŝtadreso de la projekto estas info@komputeko.net
Vidu ankaŭ https://ikso.net/nova-eldono-de-komputeko-baldau-aperos/.
Dum la ĵus pasinta Beneluksa Kongreso en Namur la aŭtoro organizis trejnadon pri komputilaj vortoj. Evidentiĝis ke spertaj esperantistoj ofte efektive ne konis la nomojn de "tre ĉiutagaj vortoj prikomputilaj". Eble indus tial ion pri tio organizi en Edukado.net kaj dum aliaj aranĝoj. Oni povus ekzemple uzi la liston https://komputeko.net/plejoftaj-eo.pdf tiucele. Eblas ankaŭ kunlabori pri kompletigo kaj/aŭ krom-plurlingvigo de tiu listo, se vi volas. Mi celas ĝin amase distribui dum renkontiĝoj kaj sendi al vortaristoj por ke ili konsideru aldoni ilin al novaj eldonoj de vortaroj.

Ni konsilas al ĉiu esperantisto, retumanta kaj instruanta akiri kaj studi la libron, kontroli kaj riĉigi sian vortprovizon pere de la nova kaj tre utila eldonaĵo.
Recenzoj:Intervjuo en Libera Folio.
Kreodato:2012-05-03 18:04:26
Lasta redakto:2020-05-25 13:28:54
Montroj:26321
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
Hoss je 2017-07-06 22:54:57    

Nemalhavebla rimedo por ni informadik- kaj komputil-emuloj (alivorte, "nerdoj"), kaj aparte utila kiam niaj lernantoj neeviteble serĉas nomojn por siaj modernaj aparatoj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.