Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Bildvortaro de Esperanto
Aŭtoro(j): DESMET' , Petro - HORVATH, Jozefo
Eldonejo:FEL, 2012
ISBN:978 90 77066 48 5
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):vortaro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĉeteblo:UEA: 36,00 EUR (sen varimposto)
FEL: 38,00 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:aperis "Bildvortaro de Esperanto", 800-paĝa verkego kun ĉ. 30 000 terminoj klarigitaj per 415 bildo-tabuloj kaj aparta 155-paĝa indekso. La nuna eldono estas bazita sur la iama eldono de Rüdiger Eichholz, kiu siavice estis bazita sur la 2a eldono de la fama bildvortaro de la germana eldonejo Duden. La nova versio estas adapto de la 6a eldono de la vortaro de Duden, kaj pro tio estas multe pli ampleksa. 25% de la nunaj terminoj jam aperis en la adapto de Eichholz; 75 % estis aldonitaj de la prizorgantoj de la nova versio, la konataj vortaristoj Petro Desmet' kaj Jozefo Horvath.
La verko estas fortike bindita kaj enhavas plurajn kolorajn desegnaĵojn, sed sincere dirite la kvalito de la presaĵo ne estas kontentiga.
En la retejo de la Bildvortaro eblas trovi la kompletan indekson de la vortaro, same kiel plurajn dekojn da ekzemplopaĝoj.
Recenzoj:Edmund GRIMLEY EVANS: Distra kaj kleriga vortaro
Kreodato:2012-11-19 10:10:54
Lasta redakto:2013-01-11 00:03:43
Montroj:18841
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 72; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  PNG .png
Elŝutoj sume: 72
Kreodato: 2012-11-19 11:35:29

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 2; | Aldoni propran opinion

2.
Bernadox je 2014-07-05 20:51:44

Grizaj bildoj kaj disigita indekso bedaŭrinde necesis pro la altaj pres-kostoj kaj la malgrandeco de la esperanta merkato. German-lingvanoj ankaŭ aĉetu la (koloran) originalon kun integrita indekso (ĉ. 20 eŭroj en Germanio). Ambaŭ libroj kune formas unikan traduk-vortaron germana-Esperanto-germana. Ekz.
217/42 - der Wirbelwender - falĉaĵturna maŝino
217/56 - der Kartollelbunkerroder - terpomelfosa maŝino kun kolektujo

Nur rande: Dum la germanajn terminojn mi kiel germano *ne* komprenas kaj certe neniam aŭdis, per la esperantaj terminoj mi almenaŭ ekhavas bazan ideon, pri kiuj agrikulturaj maŝinoj temas.

1.
Licxjo je 2013-01-11 00:47:23    

Mi ĵus ricevis mian ekzempleron de la nova "Bildvortaro" eldonita de FEL, kaj devas diri ke mi ŝokiĝas pri la kvalito de la bildoj. Mi ne dubas ke la elektitaj vortoj estas multe pli bonaj kaj utilaj ol tiuj en la unua eldono. Sed la bildoj estas kerna parto de BILDvortaro, kaj tiuj ĉi estas malbelaj. Ili estas presitaj malhelgrize, sufiĉe malhele ke ofte ne eblas distingi detalojn sur la bildo, kaj eĉ la ciferojn por la difinoj--ili simple malaperas sur la griza fono. Mia unua penso kiam mi malfermis ĝin estis "Ho, mi tuj resendu ĝin al Roterdamo--mi ne volas havi tian malbelan libron". Nu, tion mi ne faros, sed ĉefe pro la alta kosto de resendo. Mi scivolas, kaj demandus al la eldonisto, "Kial ne eblas bele kaj klare presi nigre/blanke?" Mi ne atendus multe da koloro, sed certe atendus klarajn detalojn en tia verko. Cetere, se ĝi venus kun KD per kiu mi povus instali la tutan vortaron sur la komputilon, eble tio modifus mian opinion--ĉar en la ligita retejo (trovita sur slipo en la libro) estas pluraj paĝoj kiuj prezentas belajn kaj klarajn bildojn. Ili tutsimple malboniĝis dum presado, tiel ke la libron mi hezitus montri al iu kiel ekzemplon de verko en Esperanto.

Se mi vidus ĝin antaŭ ol aĉeti, mi estus iomete pli riĉa ĝuste nun, ĉar mi ne aĉetus.

Cetere, oni konsciu ke kompleta indekso mankas en la libro. Oni devas ĝin elŝuti el la interreto en la propran komputilon. Ne malbone, se oni havas kaj komputilon kaj libron en la sama loko. Malpli bone, se oni portas la libron ien sen la komputilo.

Ĝenerale, mi dirus ke mi estas nekontenta kliento pri libro por kiu mi havis sufiĉe bonajn esperojn.

Lee Miller

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.