Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj
Aŭtoro(j): Pluraj aŭtoroj
NOSKOVA, Katarina
BALÁŽ, Peter
Eldonejo:Partizánske, 2013
ISBN:9788089366217
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):eseo - studoj
Nivelo:B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:plenkreskuloj
Aĉeteblo:UEA: 9.00 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:Kolekto de kontribuaĵoj prezentitaj dum la Konferenco "Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko", kiu okazis en Modra en novembro 2012.
Prelegoj
Dum KAEST 2012 okazos pluraj sciencaj prelegoj en Esperanto. La detalan programskemovi povas vidi ĉi tie.

La kontribuaĵo de Katalin Kováts pri Retaj kursoj ĉe edukado.net legeblas en la Dosierujo.
Recenzoj:Recenzo de Stefan MacGill el IPR, 13/4. Paĝoj 36-38.
Unue, kio estas KAEST? ‘Konferenco: Apliko de Esperanto en Scienco kaj Teknologio.’ Tiu okazas regule tra deko da jaroj, unue en Ĉeĥio, nun en Slovakio. La sesio de novembro 2012 havis la temon rekte interesan por instruistoj kaj ILEI, kies kvino da estraranoj partoprenis la tri-tagan aranĝon.
Komence aperas resumo pri la nunaj agadoj de E@I, sekvas resumoj de 19 pritemaj prezentaĵoj kaj 10 alitemaj. Ĉiu el ili havas kelklinian nacilingvan resumon en la angla kaj slovaka kune kun biografiaj notoj kaj foto de la kontribuinto. Du referaĵoj aliris la temon vaste: Peter
BALÁŽ starigas la demandon: ‘Moderna edukado – ĉu tempo por ŝanĝo de paradigmoj?’ Respondon donis Katarina NOSKOVÁ per ‘Lingvolernado per modernaj interretaj teknologioj: specifecoj, avantaĝoj kaj tiklaj punktoj’. Okazis kelkaj prezentaĵoj pri retaj lerniloj, ekzemple ‘ViVo’ kaj ‘Kono’ (ambaŭ de Bart DEMEYERE), ‘Duolingo’ (Miroslav HRUŠKA), retkursoj ĉe edukado.net (Katalin KOVÁTS) kaj Muzaiko (Veronika POÓR). Du prelegoj temis pri specifaj instrumetodoj: ‘BEK-umado’ (Magdalena FEIFIČOVÁ) kaj la Zagreba metodo (Zlatko TIŠLJAR).
Du intervenoj liveris superrigardojn pri kursoj aperintaj aŭ aperantaj: La unua estas la 32-lingve presita kurso ‘Esperanto per rekta metodo’ de Stano MARČEK; la dua estas la retkurso ‘Esperanto etape’ (pli frue nomita e125) de Stefan MACGILL. Interese, ili donas respektive 22 lecionajn resumojn kaj 26 etapajn resumojn, do eblas tuj kompari la malsaman vicordigon de la materialo, frape malsaman ekzemple ĉe la demandovorto ’Ĉu’, kaj specifa trakto de la kategorioj de la verbo (transitiva/netransitiva).
Klarigis pri Vikipedio en Esperanto Marek BLAHUŠ; pri E-agado inter triaaĝuloj Petr CHRDLE, pri la E-lernejo ĉe Eventoj en Budapeŝto László
SZILVÁSI, pri la Biblioteko en la E-urbo Herzberg Zsófia KÓRÓDY kaj pri eduk-terminologiaj problemoj Miroslav MALOVEC. Iomete parenca al
terminoj estas onomatopeoj kaj interjekcioj en Esperanto (prezento de Konstantin TIĤOMIROV) kaj vortaroj – pri kio prelegis Vinko MARKOVO,
sub la titolo ‘La radikoj de la Plena Ilustrita Vortaro kaj ilia kontribuo al la eduka rolo de SAT’.
Entute la libro eternigas la prezentaĵojn el valora densprograma renkontiĝo.
Kaj la eldonaĵo kaj la renkontiĝo estas ambaŭ rekomendindaj.
Kreodato:2013-09-26 14:42:54
Lasta redakto:2014-01-14 20:34:14
Montroj:20307
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 38; Viaj elŝutoj: 0

Enhavo kaj antaŭparolo  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 38
Kreodato: 2013-11-04 10:21:38

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.