Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Historio de la esperanta literaturo
Subtitolo:Kooperativo de Literatura Foiro
Aŭtoro(j): MINNAJA, Carlo
SILFER, Giorgio
Eldonejo:La Chaux-de-Fonds, 2016 (repr.)
ISBN:3906595218
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):leksikono, literaturo
Nivelo:B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:UEA: 54,00 EUR (sen varimposto)
FEL: 51,00 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:Vasta rigardo al la originala Esperanta literaturo de la komenco ĝis 2012. Havenda kaj konsultenda libro por ĉiuj kursgvidanoj kaj movadanoj.
Recenzoj:Kolekto de dekoj da recenzoj legeblas ĉi tie.

Niaj kunlaborantoj prenas ankaŭ el ĝi demandojn por la furoara ludo RISKO.
La enhavtabelon de la libro vi trovas en nia dua paĝo, butono: supre, dekstre "Aldonaj detaloj".
La enhavtabelo kun la antaŭparolo de la aŭtoroj elŝuteblas ĉi tie.
Kreodato:2017-02-28 18:02:10
Lasta redakto:2017-03-02 10:14:07
Montroj:16234
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

3.
Forigita uzanto je 2017-03-03 10:39:25    

Mi, kiu estas menciita en la libro, laŭ mia artista nomo, nur rekomendi povas la ege valoran
historian verkon pri la esperanta literaturo. Grandan dankon al ambaŭ aŭtoroj pro tiu ĉi
bonega verko.

2.
ADS42 je 2017-03-02 09:13:12    

Mi achetis la libron tute frue (jam dum la lanĉo-kampanjo), kaj mi estas kontentega pri ghi; ghi plene valoras la prezon kaj la konsultadon. Mi rekomendas ghin. Antonio De Salvo, Italujo

1.
RoSartoro je 2017-03-02 00:31:51    

Mi ricevis la libron, kaj por mi estis bonega trarigardo pri la granda kvanto de esperantistaj verkistoj ekde la komenco... kun pluraj datoj, nomoj, verkoj, fotoj ktp kaj eĉ kun antologieto kaj taŭgaj indeksoj. Mi ne estas eksperta esperantologo, do mi ne povis eniri en la diskutojn de kritikoj. Mi kuraĝis esti en kontakto kun Karlo Minnaja pri kelkaj aferetoj, kaj li tre atenteme konsentis. Estis vera heroaĵo fare de ambaŭ konataj specialistaj aŭtoroj verki tian volumon el pli ol sepcent paĝoj en tre korekta kaj facile legebla stilo. Mi bonvenas la verkon, trafa por ĉiuj esperantistoj, ĉefe verkistoj, ĵurnalistoj kaj instruistoj. Gratulojn! Mi lasas for ideologiajn interpretadojn kiuj kutimas dividi nin iom sense... .-

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.